• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile

Grizaleono

Cet auteur n'a pas encore renseigné sa description

Tableau de bord

Rédaction Depuis Articles publiés Commentaires postés Commentaires reçus
L'inscription 0 5 0
1 mois 0 0 0
5 jours 0 0 0

Derniers commentaires



  • Grizaleono 22 août 2008 11:41

    Grand merci, Monsieur Masson, pour le grand travail fait par vous.
    Dankegon, sinjoro Masson, pro la granda laboro farita de vi.
    Trafis min la esprimo " Mi eĉ volonte kredus, kiom ajn paradoksa povas aspekti tiu opinio, ke Esperanto povos iam fariĝi unu el la plej potencaj iloj pri kiuj disponos niaj instruistoj por la instruado de ĉiuj vivantaj lingvoj.“ 
    Se Pierre Corret estus koninta komputilojn, li verŝajne estus ankaŭ menciinta la programadon kaj uzadon de tiuj aparatoj, kiuj ja funkcias laŭ logika maniero (kvankam uzantoj ne ĉiam bone vidas tiun striktan logikon en aplikadoj, kiujn iuj faras).
    Eble viaj kritikantoj mirus pri la fakto, ke ĝuste en Britio oni evoluigis instrumetodon bazitan sur EO. Jen la reteja adreso : www.springboard2languages.org 
    aŭ en pluraj lingvoj ĉe : http://egalite.freeweb.hu/salto/saltofr.htm
    kvankam mi dubas, ĉu ili vere interesiĝas pri faktoj. Ili povus kritiki ekzemple la ĉarman desegnon pri la strigoj aŭ la fakton, ke la franca troviĝas nur en la lasta kolumno... eĉ post EO !



  • Grizaleono 18 août 2008 16:06

    Merci, monsieur Masson !
    Dankon denove al sinjoro Masson pro tiu facile legebla teksto en Esperanto !
    Mi konservas la tutan resumon, ĉar ĝi enhavas interesajn instruojn.



  • Grizaleono 5 août 2008 18:38

    Medicina ŝerco ? Jen.

    Mi memoras, ke malparolema onklo mia, kuracisto, kiam li sufiĉe estis drinkinta, tamen rakontis pri la unua praktika leciono de sia profesoro pri nekropsio.

    Kadavro surventre kuŝis sur tablo. La profesoro diris "Bone observu, kion mi faras, tuj poste mi ekzamenos vian scipovon. La profesoro metis fingron en la anuson de la kadavro, eltiris ĝin kaj ... tuj metis fingron en sian buŝon kaj lekis ĝin.

    Nun la ekzameno. Alvenis la unua studento. Li eltendis sian tremantan manon, iĝis tute pala, kaj forkuris al la necesejo.
    "Ne sukcesinta !" deklaris la profesoro.
    Jen la sekvanta. Li enmetis fingron en la anuson de la mortino, eltiris ĝin kaj ... subite vomemis.
    "Ne sukcesinta !" deklaris la profesoro.
    Tiel ĉiuj studentoj, unu post la alia, malsukcesis.

    Post la ekzameno la profesoro arigis siajn studentojn ĉirkaŭ sin kaj sciigis sian diagnozon.
    Unue : bagatelo naŭzis vin. Bona kuracisto ne timu ajnan taskon.
    Due : vi malbone observis mian agon : mi enmetis mezan fingron en la anuson kaj montrofingron en mian buŝon !

    Tiu fakto (laŭ la aserto de onĉjo) okazis en la jaroj 1920, proksimume kiam Francio vetois en Ligo de la Nacioj la proponon enkonduki Esperanton kiel laborlingvon kaj poste aktive malhelpis la disvastiĝon de la internacia lingvo en Francio, asertante, ke en diplomatio nur la franca taŭgas. Eĉ nuntempe iuj individuoj subtenas tiun vetoon kontraŭ Esperanto.



  • Grizaleono 24 juillet 2008 12:45

    Merci pour votre traduction en Esperanto !
    Dankon pro via Esperantigo !

    Eble iuj trovos tiun lastan frazon malbelsona, eĉ se ili ne kapablas legi ĝin... aŭ pli ĝuste : ne volas scipovi legi ĝin. Nu, ĉie kaj ĉiam estis, estas kaj bedaŭrinde estos stultuloj.
    Sed pli grave : se preskaŭ ĉiuj homoj deziras pacon, iuj deziras militon.
    Hieraŭ en Ostendo kelkaj junuloj hazarde elektis pasanton, frapis lin per peza bastono sur la kapo, rompigis botelon sur lin kaj tratranĉis lian vizaĝon per la rompitaĵoj. Laŭ la plej freŝaj novaĵoj la viktimo apenaŭ postvivis la kranifrakturon kaj la terurajn vundojn. La demando estas : kial tiuj uloj faris tion ? Ĉu vere eblas tiel malami nekonatan pasanton ? Ĉu vere eblas ĝui pro la doloro de alia homo ?
    Pri tiu okazintaĵo mi pensis, kiam mi legis iujn reagojn al via artikolo. Ŝajne jes eblas eĉ malŝati lingvon ... kaj ties uzantojn. Malĝojiga konstato !



  • Grizaleono 23 juillet 2008 10:22

    Estimata sinjoro Masson, vi verkis rimarkinde kompletan artikolon pri grava problemo. Por legi ĉion, inkluzive la referencitajn verkojn necesos multa tempo. Estas bona ideo aldoni la Esperantigon de via artikolo por ke alilingvaj homoj, kia mi mem, facile povu legi kaj kompreni ĝin.
    Mi legis kelkajn malĝentilajn, eĉ maldecajn reagojn de iuj, kvankam ili estas verkitaj en lingvaĵo malfacile aŭ tute ne komprenebla por mi, supozeble slango, kiun mi ne lernis lerneje. Mi ne tro atentus tiajn ulojn, ili mem montras sian valoron en siaj fireagoj. Ju pli vi reagas al ili, des pli ili ĝuas sian fiecon ! Sufiĉas ignori ilin.
    Mes félicitations pour votre article très complet, cher monsieur Masson. Merci ! Il me faudra du temps pour aller trouver et lire toutes les références.


Publicité


Publicité



Palmarès

Publicité


Agoravox.tv