• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile

Henri Masson

Coauteur de « L’homme qui a défié Babel » avec René Centassi, ancien rédacteur en chef de l’AFP. Paru en première édition en 1995 chez Ramsay, en seconde édition en 2001 chez L’Harmattan simultanément avec sa traduction en espéranto. Publié en 2005 en coréen et espagnol, en février 2006 en lituanien, en octobre 2007 en tchèque. Primé en 2002 par la Fondation Grabowski de l’UEA et consacré “Livre de l’année 2005 recommandable à la jeunesse” par le monde coréen de l’édition. Enregistré sur cassette par l’Association des Donneurs de Voix pour les déficients visuels.

Tableau de bord

  • Premier article le 01/10/2005
  • Modérateur depuis le 08/10/2005
Rédaction Depuis Articles publiés Commentaires postés Commentaires reçus
L'inscription 20 784 2356
1 mois 0 0 0
5 jours 0 0 0
Modération Depuis Articles modérés Positivement Négativement
L'inscription 26 25 1
1 mois 0 0 0
5 jours 0 0 0

Ses articles classés par : ordre chronologique













Derniers commentaires



  • Henri Masson 7 août 2008 06:23

    Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret. (pages 23 à 26 : "Les congrès médicaux internationaux").

    p. 23

    La internaciaj medicinaj kongresoj


    Laŭ Pierre Corret, la tendenco al internaciiĝo de la scienco, pri kiu parolis prof. Diels, el Berlino, manifestiĝas precipe per la disvolviĝo de la internaciaj kongresoj, kaj certe la medicina scienco estas tiu, kiu iras plej avangarde.
    Li citas alvokon, kiun membro de la filio de Odessa de la Societo "Espero" de Sankt-Peterburgo sendis al la organiza Komitato de la Internacia medicina kongreso de Parizo (1900) por alpreno de Esperanto samrange kiel la ceteraj lingvoj. Mi ne emas retraduki la tuton kiu okupas la parte la paĝojn 23 kaj 25 kaj entute la p. 24, sed se iu leganto povus havigi al mi kopion de la paĝoj 82 kaj 83 de la junia-julia numero de 1898 de "Lingvo Internacia", eble tio solvus la problemon. Tamen la aŭtoro de tiu alvoko jam prave atentigis ke pliaj nacioj, do ankaŭ pliaj lingvoj, aldoniĝis, kaj ke por ili esprimiĝis demando pri samrajta pritraktado, kaj ke, sekve, iam, oni devus limigi ilian nombron. Li mencias ke internaciaj kongresoj, jam tiutempe, okazis nur en tri lingvoj.

    p. 26

    Pierre Corret mem spertis la malbonan interkompreniĝon okaze de la Intenacia Kongreso de Kirurgio en kiu partoprenis plej famajn fakulojn el ĉiuj mondpartoj. Li kun alia kolego imagis, pro malfrua alveno, ke ili ne trovos lokon la amfiteatro kaj, kiam ili eniris, ili konstatis ke estis apenaŭ dudeko da partoprenantoj sidantaj funde de la vata amfiteatro. Ili pacience aŭskultis italan profesoron, kiu esprimiĝis en la franca : "Estis al ni preskaŭ neeble kompreni ion ajn kaj el la konfuza ĥaoso de silaboj elstaris kelkfoje la vorto "sacrum" proncita laŭ itala maniero ["sakrum"], kio donis iom komikan aspekton al la grava disertacio de la profesoro" (en la franca tiu vorto prononciĝas "sakrom"). "Se ni ne komprenis kelkajn frazerojn de tiu komunikaĵo, tamen farita en la franca, kion povis kompreni el ĝi la angloj, la germanoj, la rusoj, la serboj aŭ la bulgaroj, eĉ se ili scipovis la francan ? Sendube absolute nenion, — kaj probable pro tio, dum la seanco mem, multaj kongresanoj pacience promis en la korto de la Fakultato, sendube atendante sian vicon legi siajn komunikaĵojn, aŭ ke iu samlandano parolu en lingvo por ili komprenebla.

    Pierre Corret kaj lia kolego tute seniluziiĝis. En la konkludo de tiu ĉapitro li humure citas jenan difinon jam aŭditan de li pri internacia kongreso : "Ceremonio kie kunvenas individuoj de diversaj naciecoj kiuj ne interkompreniĝas, por aĉeti per ilia ĉeesto la rajton aperigi siajn komunikaĵojn en la kongresprotokolo kaj partopreni samokaze en kelkaj festoj kaj kelkaj ekskursoj favorpreze".

    Jen eble, en 2008 ne ankoraŭ tute malaktuala difino, eĉ se regas preskaŭ nur la angla smiley



  • Henri Masson 6 août 2008 07:46

    Voici, pour les personnes qui ont quelque difficultés à comprendre le français ou qui ne le comprennent pas, un résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret (1908). Ce résumé est complété par des informations complémentaires, des précisions, de nombreux liens, des explications pour faciliter la compréhension du contexte. Certains liens pourront être intéressants aussi pour des francophones. Ce résumé concerne les pages du début jusqu’à 23.

    ***

    Esperantlingva resumo la doktora disertacio de Pierre Corret kun tradukitaj eltiraĵoj, ligiloj, klarigoj, komentoj.


    Rimarko : Por faciligi pluan eventualan serĉadon, mi strebis laŭeble aldoni la personajn nomojn, kiuj preskaŭ ĉiam forestis, kaj ankaŭ ligilojn al retpaĝoj ĉu en EO, ĉu en FR, kaj ankaŭ, kursive, la prononcon (la tildo signas proksimuman prononcon).

    ===

    Fakultato de Medicino de Parizo

    Disertacio por doktoriĝo en Medicino

    Prezentita la ĵaŭdon 26an de Novembro 1908 je la 13a horo
    fare de Pierre CORRET (pjer kore), subasistanto de la parizaj hospitaloj, naskiĝinta la 11an de marto 1881.


    — -

    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE"
    (Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino).


    — -

    Prezidanto :
    Sro BOUCHARD
    (buŝar), profesoro
    Juĝantoj : S-roj
    DIEULAFOY
    ( djelafŭa), profesoro
    CHANTEMESSE
    ( ŝatemes), profesoro
    BALTHAZARD
    (baltazar), agregaciulo


    — -

    PARIZO
    PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
    33, rue Lacépède, 33


    1908

    ***

    En la paĝoj 5 ĝis 8, Pierre Corret dediĉis sian disertacion al :


    - D-ro Zamenhof,


    - Prof. Théophile Cart,


    - sia prezidanto de disertacio, profesoro Charles Bouchard
    Granda oficiro de la Honor-Legio,
    Membro de la Instituto (Akademio de sciencoj),
    Medicinisto de la Hospitaloj,
    Profesoro en la Fakultato de Medicino
    Membro de la Akademio de Medicino
    Prezidanto de la Medicina Esperantista Grupo de Francio


    - kaj al profesoroj kaj medicinistoj, kiuj esprimis siajn opiniojn pri la alpreno de internacia helplingvo en medicino.
    Kelkaj el ili sufiĉe famiĝis, i.a. Prof. Bergonié (bergonje FR FR), Lépine (lepin FR), Charles Richet, Émile-Charles Achard (emil-ŝarl aŝar, 1860-1944, membro de la Akademio de Medicino), Broca (broka) kaj ankaŭ al doktoroj aŭ personoj kiuj subtenis lin per konsiloj aŭ havigo de dokumentoj, i.a. Demosthen, de la Fakultato de Medicino de Bukareŝto (Rumanio), Kabanov de la Moskva Universitato, Krikortz el Stokholmo, Mikolajski el Lwów, [tiam en Aŭstrio, nun en Ukrainio sub la nomo Lviv], Hita el Bilbao (Hispanio), Vargas el Meksiko, Kroita, el la Imperia Universitato de Tokio, Fraga el Santiago (Ĉilio), Maillard (majar FR, Fakultato de Medicino de Nancy : FR) el Sceaux (so, Francio), generalo Priou, prezidanto de la Franca Societo Esperanto Ruĝa-Kruco, leŭtenanto Bayol (bajol), instruisto en la speciala militlernejo de Saint-Cyr ( sa-sir)

    ***

    Enhavo de la tezo (p. 143)

    p. 9 — Avant-propos / Antaŭparolo
    p. 23 — Les Congrès médicaux internationaux / La internaciaj medicinaj kongresoj
    p. 63 — Les ouvrages et journaux médicaux — Les relations médicales internationales / La medicinaj verkoj kaj gazetoj — La internaciaj medicinaj rilatoj
    p. 84 — La Croix-Rouge / La Ruĝa Kruco
    p. 101 — Le problème général de la langue internationale / La ĝenerala problemo de la internacia lingvo
    p. 117 — L’Esperanto / Esperanto
    p. 135 — Conclusions / Konkludoj
    p. 139 — Bibliographie — Bibliografio

    ===

    p.9
    Antaŭparolo

    Corret citas, unue, frazon el memuaro, kiun la ĝeneva sciencisto Ernest Naville adresis en 1899 al la franca Akademio de sciencoj, kies membro li estis : “Ofte esprimita penso, sed pri kiu oni neniam tro altirus la atenton, estas ke la estigo de internacia lingvo estas unu el la plej urĝaj necesaĵoj de la aktuala civilizacio“.

    Saman ideon esprimis la sekvantan jaron, Charles Méray, profesoro de la Universitato de Dijon (Diĵono) en noto al la franca Akademio de sciencoj.

    p. 10
    La 9an de Aprilo 1901, generalo Hypolite Sebert (seber, la ortografio "Sébert" de Vikipedio estas malĝusta) siavice atentigis la Akademion de sciencoj pri la demando de internacia lingvo.

    En Germanio, okaze de parolado pri "Les internaciaj devoj de la Universitato", la 3an de Aŭgusto 1906, prof. Hermann Diels, rektoro de la Universitato de Berlino, ankaŭ atentigis pri la "ĉefa malfacilaĵo kiu serioze minacas la ideon de internaciaj interŝanĝoj kaj ŝajnas malebligi la reciprokan interkompreniĝon inter individuoj de malsamaj gepatraj lingvoj".

    p. 11
    Multaj aliaj sciencistoj plendis pri la sama problemo. Jam siatempe, en 1728, la fama franca filozofo Montesquieumonteskie) skribis : "La komunikado inter la popoloj estas tiel granda ke ili nepre bezonas komunan lingvon."

    Rektoro de la edukdistrikto de Dijon, Émile Boirac (emil bŭarak) klare pledis por Esperanto en libro titolita "Qu’est-ce que l’Esperanto ?" (Kio estas Esperanto ? Parizo : Presa Esperantista Societo, 1909. [Rimarko ne aperanta en la disertacio : Al Boirac ni ŝuldas la esprimon "Esperanto estas la latino de la demokratio"].

    p. 12-13
    Corret atentigas ke la internacia lingvo jam estis unuafoje, en 1902, en Dijon, la temo de doktora disertacio : "D’une langue auxiliaire internationale au point de vue du Droit des Gens" (Pri internacia lingvo laŭ la vidpunkto de la rajto de la homoj), de Louis Fauvart-Bastoul (lŭi fovar-bastul), doktoro pri juro, advokato en apelacia kortumo, prezidanto de la Ĝenerala Asocio de la Studentoj).

    p. 13-14
    Poste aperas citaĵoj de profesoro Joseph Marie Eugène Grasset, de la Universitato de Montpellier (grase ; 1845-1917 ; kuracisto kaj filozofo ; monumento dediĉita al li troviĝas en Lamalou-les-Bains), de profesoro Louis Jean-Baptiste Lépine, kies nomo estas ankoraŭ nun fama pro la granda konkurso pri inventaĵoj kiu okazas ĉiujare kadre de la Internacia Foiro de Parizo. Eble iom naiva aspektas nun, unu jarcenton poste, la opinio de Lépine pri la franca sed ne pri Esperanto, ĉar alinaciaj homoj pensis same por siaj respektivaj lingvoj : "Mi opinias ke la alpreno de scienca lingvo fariĝis necesa ; ĉar sciencisto ne povas regi ĉiujn lingvojn en kiuj publikiĝas nun memuaroj, kiujn li devas entute legi. Inter la artefaritaj lingvoj taŭgaj por fariĝi la internacia scienca idiomo, Esperanto, dum la lastaj jaroj akiris la unuan lokon ; kaj, laŭ mi, tiu lingvo estos treege utila kiel internacia lingvo de la komerco. Tamen ne estas demonstrite, je mia vidpunkto, ke internacia scienca lingvo devas nepre esti artefarita. La franca, tiurilate, havus multajn avantaĝojn."

    p. 14-15
    Aperas poste tute favoraj opinioj de profesoro Soulier (sulje) kaj Jean Alban Bergonié (1857-1925), tre fama pri la esploroj kontraŭ kancero kaj fondinto de la Esperanto-Grupo de Bordeaux (Bordozo). En Bordozo daŭre ekzistas Institut Bergonié kies fondo estis oficiale decidita en 1923.

    p. 15-16
    Opinio de profesoro Achard (aŝar) kiu, laŭsperte, konvinkiĝis pri la utileco de komuna scienca lingvo pro la tempoperdo kaj senutila kroma laboro kiuj rezultas el plurlingveco en internaciaj kongresoj.

    p. 17-18
    La opinio de D-ro André Broca, fizikisto kaj medicinisto, senrezerve favora, okupas la tutan paĝon 18 kaj parton el la sekvanta. La nebanaleco de lia opinio indas je kompleta traduko : "Vi volas fari vian disertacion pri la utileco de Esperanto en medicino, kaj vi tute pravas pritrakti tiun temon. Vi estas juna, sed al la junularo apartenas pritrakto de novaj demandoj kaj altrudo de ili.
    Mia opinio pri Esperanto estas tre simpla. Ĝia universala alpreno altigus la povon de asimilado de ĉiu homo je konsiderindaj proporcioj. Kelkaj semajnoj de laboro ebligus al li informiĝi pri la scienco dana, rusa, kaj japana same kiel pri la germana aŭ la angla, anstataŭ tio, kion havigas la simpla kono de nur unu el tiuj du lastaj postulanta multmonatan laboron.
    La alpreno de universala lingvo ebligos fakte la kreon de publikaĵoj en kiuj estos analizataj kun sufiĉa klarigo ĉiuj originalaj memuaroj, kaj tiuj publikaĵoj, unu por ĉiu scienco, povos vivi, ĉar ili turnos sin al la tuta mondo.
    Kaj mi momente flankenlasas la socian demandon, kiun levas la internacia lingvo. Tio estos grandega progreso kiam lingvo sufiĉe facila por esti enkondukita en la elementan lernejon ebligos al ĉiuj homoj komuniki inter si. Kiam oni bone interkompreniĝas, oni estas tre proksima al neinterbatalado.
    Plie, la uzado de racia lingvo, sen esceptoj kaj kun precizaj nuancoj indikitaj per la formo de la vortoj, estos inter la plej utilaj por enigi en la junajn mensojn la sciencan viglecon, tiel nepre necesan en nia jarcento, anstataŭ niaj aktualaj lingvoj, kun iliaj esceptoj, iliaj nekoheraĵoj, iliaj fantaziaj ortografioj, kiuj estas faritaj por encerbigi jam junaĝe la malestimon de la vigleco kaj la kulton de la neinteligenta memoro. La intelekta strebo estos malpli granda por lerni Esperanton kaj fari studojn de liberala kariero, ol por funde lerni unu solan el la aktualaj vivantaj lingvoj, kaj ĝi estos fruktodona, ĉar ĝi liberigos nin el tiu kulto de la pura memoro kiujn transdonis al ni la nebulaĵoj de la mezepoko kaj kiu haltigas, miaopinie, laŭ
    ĝena maniero, la nunan evoluadon sub egido [protekto] de niaj nunaj gramatikoj.
    Certe niaj nunaj lingvoj respondas al nia literatura artista sento, sed uzi ilin por scienca uzado, kaj precipe por formi junajn mensojn, ŝajnas al mi same absurda kiel fari geometrian strekdesegnon per peniko de pentristo.
    "

    Fine de la p. 18 aperas la opinioj, ankaŭ favoraj, de profesoroj Alfred Fournier (furnje, FR, ekzistas Instituto Alfred Fournier kontrau seksaj malsanoj, fondita en 1923 memore al li) kaj Charles Richet (ŝarl riŝe , 1850-1935, FR, Nobelpremio de fiziologio 1913 ; ekzistas hospitalo de gerontologio memore al li), ambaŭ membroj de la Akademio de Medicino.

    Laŭ prof. Richet : "1° La ebleco de internacia lingvo ne estas utopio ; ĉar la sperto pruvas laŭ nediskutebla maniero ke oni povas havi du gepatrajn lingvojn (la provencan kaj la francan, la svedan kaj la finnan, — la bretonan kaj la francan, — la flandran [nederlandan] kaj la francan, ktp, ktp).

    p. 19 (daŭrigo)
    "2° En la medicina esplorado kaj studado, multe da tempo estas tutperde uzata por lerni fremdajn nepre necesajn lingvojn. Estas senvaloraĵo uzi du jarojn por lerni la germanan, unu jaron por studi la anglan, por malbone kompreni ilin. En ses monatoj oni scius paroli, skribi, en Esperanto.
    3° La instruado de Esperanto, se ĝi estus enkondukita kiel klasika, ebligus en malmulte da jaroj igi tiun lingvon alirebla al ĉiuj homoj, kaj tio simpligus kaj ĝeneraligus ĉiujn medicinajn studojn, tiel malrapidigitaj kaj laborigaj pro la neceso paroli almenaŭ tri treege malfacilajn lingvojn (anglan, francan, germanan)
    ."

    Sekvas en la sama paĝo kaj 20 kaj 21 la opinio de prof. Charles-Marie Gariel (ŝarl-mari gariel, 1841-1924, profesoro pri fiziko en la Fakultato de Medicino de Parizo, FR) :

    "Vi demandas mian opinion pri demandoj, kiujn mi opinias povi resumi tiel :
    1° Ĉu estas intereso por la medicinistoj scipovi internacia helplingvon ?
    2° Ĉu Esperanto povas esti tiu internacia helplingvo ?
    Mi tuj konigas al vi mian opinion pri tiu temo.
    Mi ne haltos longtempe pri la utileco de lingvo kiu estus komprenata kaj parolata de ĉiuj homoj : mi kredas ke tio estas punkto, kiun neniu kontestas. Mi tamen prezentos al vi kelkajn konsiderojn, kiuj baziĝas sur aparta vidpunkto.
    Ni konsideru kunvenon de personoj apartenantaj al tri partaj naciecoj A, B kaj C, kaj tiaj ke ĉiu scipovas nur sian gepatran lingvon. Por ke ĉiu el ili komprenu tion, kion diras ĉiu el la du aliaj, necesas ne malpli ol ses interpretistoj : A-B, B-C kaj C-A, kaj ses tradukoj :
    A en B, B en C, C en A,
    B en A, C en B, A en C.
    Se ĉiu el tiuj personoj scipovus nur unu saman lingvon aldone al sia gepatra, ili interkompreniĝus sen interpretisto kaj sen tradukado : la avantaĝo estas eksterduba.
    La avantaĝo estas multe pli granda se tiuj personoj apartennas al kvar naciecoj : oni agnoskas ke, en tiu kazo, necesus ne malpli ol ses interpretistoj kaj dekdu tradukoj.
    Tiu ĉi kazo ne estas malofta : en multaj internaciaj kongresoj, la akceptataj lingvoj estas la franca, la angla, la germana kaj la itala. Post komunikaĵoj aŭ diskutado, oni foje faras resumon en unu lingvo, sed mi neniam vidis ke oni faris resumojn en tri lingvoj ; el tio rezultas ke ĉeestantoj ne povas scii kio estis dirita. Krome, tiuj resumoj havigas nur nekompletan ideon pri la laboro prezentita kaj pri la rimarkoj, kiujn ĝi inspiris.
    Kiom avantaĝe estus se ĉiuj komunikaĵoj estus prezentitaj en unika lingvo komprenata de ĉiuj !
    Tutsamaj rimarkoj estus fareblaj por la publikigado de libroj, revuoj, ĵurnaloj kies disvastigo estas limigita preskaŭ nur al ilia origina lando se ne estas traduko (...).
    Post serioza studado, mi estas konvinkita ke Esperanto posedas ĉiujn ecojn kiujn oni povas, kiujn oni devas serĉi por internacia helplingvo. Ĝi estas facile lernebla ĉar ĝia gramatiko estas tre simpla : la kreado de vortoj baziĝas sur limigita nombro de radikoj kaj prezentas grandan flekseblecon kiu ebligas esprimi ĉiujn ideojn kaj kiu, aparte, facile kaj klare adaptiĝas al la esprimado de la sciencaj ideoj ; la sperto estas jam vaste farita pro la multaj artikoloj kiuj jam aperis pri la plej diversaj temoj.
    Esperanto farus jam grandajn servojn se ĝi estus lingvo nur skribe uzebla ; sed ne estas tiel, ĉar ĝi estas lingvo ankaŭ tre bone uzebla en konversacio : la sperto pri tio estis multfoje farita, precipe dum la grandaj esperantistaj kongresoj.
    Pro tio, mi opinias dezirinda la ĝeneraligon de la uzo de tiu lingvo.
    Ni povus deziri ke, kiel tio okazis iam, la rolo de internacia lingvo estu konsentita al la franca. Sed oni ne havu iluziojn pri tio : la nunaj rivalecoj inter la popoloj ne ebligas esperi ke povu esti tiel. Ni akceptu la situacion kaj, ĉar tiu solvo estas neesperebla, ni aliĝu al tiu, kiun proponas Esperanto.
    "







  • Henri Masson 5 août 2008 20:19

    Dankon Grizaleono pro la ŝerco. Mi ne aŭdacas ĝin traduki smiley
    Je n’ose pas la traduire... Elle est "sévère" celle-là ! smiley
    Il est vrai qu’il doit falloir un coeur solide pour pratiquer la nécropsie...
    Les curieux n’ont qu’à apprendre l’espéranto pour savoir de quoi ça retourne smiley
    Ils ont l’adresse smiley



  • Henri Masson 5 août 2008 06:21

    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE"
    Thèse de doctorat en Médecine de Pierre Corret (1908).

    Ce chapitre couvre les pages 135 à 137 et s’intitule "CONCLUSIONS"


    - 135 -

    CONCLUSIONS

    I. - La diversité des langues apporte aux congrès médicaux internationaux des difficultés toujours croissantes, surtout ressenties et exprimées par les médecins dont l’idiome national n’est ordinairement pas admis dans ces congrès.

    De nombreux congrès ont exprimé le voeu que pour mettre fin à ces difficultés on adoptât dans les congrès internationaux la langue auxiliaire internationale Esperanto. Un certain nombre d’entre eux ont déjà même adopté cette langue, notamment le dernier Congrès médical international de Lisbonne et le Premier Congrès international de Physiothérapie, où une communication en Esperanto a été présentée par le Dr Krikortz, de Stockholm.

    L’Esperanto étant pour tous d’une acquisition très facile et permettant de traiter aisément des sujets médicaux ; l’expérience des Congrès Espérantistes internationaux ayant d’autre part démontré qu’il rend possible la discussion immédiate des questions les plus diverses entre congressistes de langues différentes, incapables de se comprendre dans aucun des idiomes nationaux, il est à désirer que son emploi se généralise de plus en plus dans les congrès médicaux internationaux, et, pour cela, qu’il soit désormais toujours admis au nombre des langues officielles de ces congrès.



    - 136 -

    II. — Il est également à désirer, et pour les mêmes raisons, que les auteurs d’articles et d’ouvrages médicaux présentant un intérêt général, fassent suivre leur travail d’un résumé en Esperanto, comme l’a fait notamment le Dr Lambert, dans sa thèse de Zurich sur la théorie de la torsion de l’humérus, et comme va le faire désormais la revue russe Chirourghia. Les médecins de toutes nationalités pourront alors facilement se tenir au courant de la littérature médicale étrangère.


    III. — La connaissance généralement répandue parmi les médecins de la langue auxiliaire internationale Esperanto, faciliterait grandement les relations médicales internationales, soit entre médecins ne parlant pas la même langue, soit entre malades et médecins de nationalités différentes.


    IV. — Cette connaissance serait également précieuse en temps de guerre, dans les services de la Croix-Rouge, parmi les médecins de diverses nationalités appelés à donner leurs soins aux blessé des armées belligérantes, comme aussi entre ces derniers et les médecins eux-mêmes qui pourraient facilement se faire comprendre d’eux au moyen de petits guides spéciaux dont la publication a déjà été commencée.


    V. — L’adoption, comme idiome international, de l’une des langues actuellement vivantes n’étant pas possible à cause des rivalités entre peuples, qui s’opposeront toujours à ce que les diverses nations


    137

    se mettent d’accord sur le choix de la langue de l’une d’elles ;
    — l’adoption du latin ne l’étant pas davantage parce que, langue ancienne, il se prête de moins en moins au développement du langage technique moderne et qu’il faudrait, pour l’employer, le simplifier et le compléter au préalable, ce qui n’en ferait qu’une mauvaise langue artificielle ;
    — le choix d’un idiome neutre, artificiellement combiné et d’une étude facile, s’impose pour le rôle de langue auxiliaire internationale, et parmi tous les projets plus ou moins complets présentés depuis Leibnitz et Descartes jusqu’à nos jours, l’Esperanto est le seul qui, possédant toutes les qualités nécessaires, ait pu réellement entrer dans la voie des applications pratiques, et possède dans le monde entier un nombre déjà très considérable d’adeptes.


    Vu le Président de la Thèse,
    BOUCHARD

    Vu le Doyen,
    L. LANDOUZY

    Vu et permis d’imprimer
    Le Vice-Recteur de l’Académie de Paris
    L. LIARD


    Je n’ajoute pas les pages 139, 140 et 141 sur lesquelles apparaît la bibliographie, ni la page 142 de la table des matières. Celles-ci seront insérées dans le document final pour lequel il reste pas mal de travail à faire, et, pour ceux qui ne suivent pas bien ou pas du tout le français, j’ai commencé à travailler sur un résumé assez substantiel en espéranto avec traduction d’extraits, ajout de liens et de commentaires, ce qui exige des recherches.


  • Henri Masson 4 août 2008 07:20

    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE"
    Thèse de doctorat en Médecine de Pierre Corret (1908).

    Pages 117 à 134 intitulées "L’ESPERANTO"



    - 122 -

    D’autre part, l’anglais présente ce caractère remarquable d’être une langue où les éléments latins se combinent dans une proportion de plus de la moitié avec les éléments germaniques (ce qui porte à 285 millions sur 450, soit plus de la moitié de l’humanité civilisée, les hommes pour lesquels les radicaux latins sont en majorité immédiatement intelligibles).

    Enfin, même les Allemands et les Slaves qui ont reçu quelque culture sont nécessairement initiés au vocabulaire latin par ce seul fait que toute la civilisation moderne est fille de la civilisation gréco-romaine.

    Si le latin, considéré dans son ensemble, dictionnaire et grammaire, a cessé d’être la langue universelle, son vocabulaire n’en reste pas moins le fonds commun le plus international où tous les peuples viennent nécessairement puiser.

    D’où cette conséquence que les racines latines, dans une langue internationale rationnelle, seront nécessairement en majorité — à savoir celles qui sont communes aux langues néo-latines et à l’anglais.

    Viendront ensuite les racines germaniques — à savoir celles qui sont communes à l’anglais et aux langues germaniques proprement dites.

    Viendront enfin, en très petit nombre, les racines slaves.

    Eh bien ! c’est justement ce choix de racines en proportion de leur internationalité relative, que nous trouvons réalisé dans le vocabulaire fondamental de l’Esperanto.



    - 123 -

    Il en résulte que la langue elle-même, si on envisage l’ensemble de ses racines, est à peine une langue artificielle, puisqu’elle se compose en réalité de racines appartenant toutes à des langues naturelles.

    Aussi peut-on dire qu’avant même d’en avoir entrepris l’étude, tout homme moyennement instruit du monde civilisé connaît déjà actuellement l’Esperanto pour une fraction plus ou moins considérable. Tous ceux qui parlent les langues romanes, c’est-à-dire issues du latin, Français, Espagnols, Portugais, Italiens, Roumains, peuvent souvent déchiffrer des phrases entières d’Esperanto à première vue, comme on pourra en faire facilement l’expérience sur la phrase suivante qui ne contient que des mots immédiatement intelligibles pour un Français :

    « Simpla, fleksebla, belsona, vere internacia en siaj elementoj, Esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran solvon de lingvo internacia. Tre facila por homoj nemulte instruitaj, Esperanto estas komprenata sen peno de la personoj bone edukitaj. »

    Est-il nécessaire de traduire ?

    « Simple, flexible, harmonieux, vraiment international en ses éléments, l’Esperanto présente au monde civilisé la seule véritable solution d’une langue internationale. Très facile pour des hommes peu instruits, l’Esperanto est compris sans peine par les personnes qui ont reçu une bonne éducation. »

    La proportion des racines immédiatement intelligibles est un peu moindre pour des Anglais, moindre encore pour des Allemands et surtout pour



    - 124 -

    des Slaves, s’ils sont complètement étrangers à toute culture classique. Mais elle est encore assez considérable pour que, en apprenant le vocabulaire Esperanto, ils y retrouvent de nombreuses figures de connaissance.
    C’est là une des raisons pour lesquelles l’Esperanto s’apprend avec une si prodigieuse facilité. Sur 2.600 racines que contient l’Universala Vortaro (Dictionnaire universel de Zamenhof), un Français en connaît d’avance 1.500 ; s’il sait du latin, il en connaît plus de 2.000 ; enfin s’il a quelque teinture du vocabulaire allemand et anglais, il les connaît toutes, à quelques unités près.
    Aussi l’étude de l’Esperanto échappe-t-elle à l’objection que l’on peut faire à toute autre langue artificielle, par exemple au volapük ou à la langue bleue (bolak).
    « A quoi bon, dira-t-on, se charger la mémoire d’une langue nouvelle, inconnue, qui ne réussira peut-être pas à se propager dans l’humanité, que l’on n’aura peut-être l’occasion d’employer utilement avec personne ? Est-il bien nécessaire d’ajouter encore une pierre à la tour de Babel, un idiome à l’innombrable multitude de ceux entre lesquels se partage le genre humain ?
    A cette objection, il est facile de répondre que l’Esperanto ne superpose pas une langue nouvelle aux langues déjà existantes, mais qu’il extrait seulement de ces langues tout ce qu’elles ont de commun pour en faire un idiome vraiment international. Dès lors, même dans l’hypothèse — actuellement déjà démentie par les faits — où il ne réussirait pas à se propager, ceux qui l’étudient ne perdent



    - 125 -

    pas pour cela leur temps et leur peine, car il leur en restera toujours au moins la connaissance des racines empruntées par l’Esperanto aux langues autres que les langues maternelles.
    N’en concluons pas que, pour apprendre l’Esperanto, il faille au préalable apprendre toutes ces langues. L’Esperanto s’apprend directement ; mais en l’apprenant, mi se trouve apprendre du même coup, et pour ainsi dire sans qu’on s’en doute, des parties plus ou moins considérables de ces langues.
    C’est ainsi que je dois à l’étude de l’Esperanto une certaine initiation à la langue allemande, qui me permet de me débrouiller à peu près dans des textes allemands un peu faciles, sans recourir à la grammaire ou au dictionnaire.
    Je croirais même volontiers, quelque paradoxale que cette opinion puisse paraître, que l’Esperanto pourra devenir un jour un des plus puissants instruments dont disposeront nos maîtres pour l’enseignement de toutes les langues vivantes.

    On s’imaginera peut-être que le vocabulaire Esperanto, ainsi réduit à deux mille et quelques racines, dont un millier seulement sont en usage courant, est nécessairement d’une extrême pauvreté et que, par suite, la langue Esperanto elle-même est une sorte de parler nègre, un sabir incapable de rendre les moindres nuances de la pensée.
    Et cependant l’Esperanto est, en réalité, d’une richesse infinie, plus riche non seulement que le français, mais même que l’anglais, l’allemand et le grec ancien ; il se prête avec une aisance par-



    - 126 -

    faite à l’expression de toutes les idées, même les plus délicates et les plus subtiles.

    C’est ainsi que Zamenhof a pu traduire en Esperanto Hamlet de Shakespeare, suivant le texte de si près que les vers blancs sont rendus par des vers blancs, les vers rimés par des vers rimés, la prose par de la prose, ce qu’il serait impossible de faire en français.Non seulement Hamlet, mais les six premiers chants de l’Iliade ; Caïn, de lord Byron ; Boris Godunov, de Pouchkine, et bien d’autres oeuvres encore ont été traduites en Esperanto.

    L’auteur même de ces lignes a pu vérifier cette souplesse inouïe de l’Esperanto en traduisant dans cette langue la Monadologie, de Leibnitz, c’est-à-dire une des oeuvres philosophiques les plus abstraites qui soient au monde.

    Comment, dira-t-on, une langue peut-elle être à la fois si riche en mots et si pauvre en racines ?

    L’explication de l’énigme est bien simple : elle réside tout entière dans l’emploi systématique de multiplicateurs choisis par Zamenhof avec une sagacité vraiment géniale.

    Ces multiplicateurs sont d’abord des terminaisons, puis des affixes.

    Une racine quelconque étant donnée, il suffit d’y ajouter successivement les terminaisons o, a, e, i, pour obtenir tour à tour le substantif, l’adjectif, l’adverbe, et si le sens de la racine le permet, le verbe (à l’infinitif).

    Soit, par exemple, la racine parol, qui exprime l’idée générale de parler. Elle devient successive-



    - 127 -

    ment le substantif parolo, parole ; l’adjectif parola, oral ; l’adverbe parole, oralement ; le verbe à l’infinitif paroli, parler.
    La racine vol (vouloir) donne volo, volonté ; vola, volontaire ; vole, volontairement ; voli, vouloir, etc., etc.

    Il s’ensuit que les 2.000 racines de l’Esperanto étant en quelque sorte multipliées, a priori, par 4, engendrent immédiatement 8.000 substantifs, adjectifs, adverbes et verbes, sans imposer à notre mémoire aucun autre effort que celui de nous rappeler les quatre terminaisons a, e, i, o, avec la signification affectée à chacune d’elles.

    Il en résulte cette autre conséquence que nous ne sommes jamais arrêtés en Esperanto, comme nous le sommes si souvent dans les autres langues par l’absence d’un des termes de la série grammaticale ; nom, adjectif, adverbe ou verbe, qu’on s’attendait à voir sortir d’une même racine. Par exemple, le français a le substantif parole et le verbe parler ; mais il doit demander l’adjectif oral et l’adverbe oralement à une autre racine.

    Mais à un autre point de vue, ce qui est merveilleux dans ces terminaisons de l’Esperanto, c’est la clarté qu’elles apportent dans l’analyse gram¬maticale de la phrase. Grâce à elles, en effet, chaque mot se signale pour ainsi dire lui-même au passage, comme s’il disait : « Moi, je suis un nom ; moi, je suis un adjectif ; moi, je suis un adverbe ; moi, je suis un verbe. » Aucune autre langue ne présente ce caractère, et c’est pourquoi aucune ne se prête comme l’Esperanto à la traduction immé-



    - 128 -


    diate par le seul moyen du dictionnaire, sans exiger aucune connaissance préalable de la grammaire.

    Les terminaisons donnent les mots immédiatement dérivés de la racine ; les affixes (préfixes et suffixes) permettent de créer la foule innombrable des mots secondaires qui modifient en différentes façons l’idée générale exprimée par la racine.

    Les affixes en Esperanto constituent une sorte de clavier, composé de trente touches environ, à l’aide desquelles on peut diversifier à l’infini le sens des racines, et par conséquent exprimer et pour ainsi dire moduler les plus fines et les plus insaisissables nuances de la pensée.

    Donnons-en ici quelques exemples.

    Il existe dans toutes les langues des termes qui s’opposent l’un à l’autre et qu’on appelle des contraires ; par exemple : grand et petit, fort et faible, amour et haine, estime et mépris, fermer et ouvrir, etc. Pour rendre ces contraires, le plus souvent notre langue a deux mots totalement différents, de sorte que la connaissance de l’un, par exemple : grand, fort, haut, ne nous dispense pas d’apprendre l’autre : petit, faible, bas. Parfois aussi, nous désignons l’un des contraires à l’aide d’un préfixe ajouté au premier. Exemple : heureux, malheureux ; honnête, malhonnête ; ou encore priser, mépriser ; content, mécontent ; ou encore couvrir, découvrir ; obéissant, désobéissant, etc.

    En Esperanto, un seul préfixe mal suffit pour former immédiatement tous les contraires sans exception possible. Exemple : granda, malgranda ;






Voir tous ses commentaires (20 par page)


Publicité


Publicité



Palmarès

Publicité