• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Zamenhof

sur Nouvelles voies et nouvelles voix pour la chanson


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Zamenhof (---.---.244.14) 11 septembre 2006 23:00

Et Marjorie boulton ? vous la trouverez aussi « horrible » ?

DOLORO

ekflugu do, pasero,

Rekte al mia kara,

Diru, ke nun utero

Fluas per sang’ amara

Sed pli amara koro

Eksangas pro memoro.

Ekflugo do por diri

Ke bone mi komprenas

Ke devas li foriri

Kaj sola mi ne svenas ;

Ne, ne, mi nur suferas,

Kaj vivon mi toleras.

Diru, ke mi pardonas,

Kaj sentas min malinda ;

Pardonon mi bezonas,

Kaj amo estas blinda,

Kaj li ne estas vulpa,

Perfida - sed senkulpa.

Et l’innoubliable

Politika manifesto (essayez de le lire à haute voix, c’est impressionnant) :

Se nur

En ĉiuj oficejoj de ĉiuj registaroj

Ĉiuj ciferoj

Pri homaj suferoj,

Konfesoj sub tortur’,

Pri policaj komisaroj

Aŭ senlaboruloj senesperigitaj

Sub kapitalismo

Komencus sangi kaj plori !

Mi dezirus vidi

La oficistojn sidi

Antaŭ la grandaj libroj ciferaj

Kaj serĉi ĉian tukon

Por forviŝi la sukon

Gluecan, salan el la abismo .

Eble ĝi povus odori

Kaj havi strangajn efikojn :

Oni komprenus statistikojn.

1953


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès