• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile

Henri Masson

Coauteur de « L’homme qui a défié Babel » avec René Centassi, ancien rédacteur en chef de l’AFP. Paru en première édition en 1995 chez Ramsay, en seconde édition en 2001 chez L’Harmattan simultanément avec sa traduction en espéranto. Publié en 2005 en coréen et espagnol, en février 2006 en lituanien, en octobre 2007 en tchèque. Primé en 2002 par la Fondation Grabowski de l’UEA et consacré “Livre de l’année 2005 recommandable à la jeunesse” par le monde coréen de l’édition. Enregistré sur cassette par l’Association des Donneurs de Voix pour les déficients visuels.

Tableau de bord

  • Premier article le 01/10/2005
  • Modérateur depuis le 08/10/2005
Rédaction Depuis Articles publiés Commentaires postés Commentaires reçus
L'inscription 20 784 2356
1 mois 0 0 0
5 jours 0 0 0
Modération Depuis Articles modérés Positivement Négativement
L'inscription 26 25 1
1 mois 0 0 0
5 jours 0 0 0

Ses articles classés par : nombre de visites













Derniers commentaires



  • Henri Masson 21 août 2008 10:03

    Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

    Pages 117 à 134 : "L’ESPERANTO" (117-128).



    Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
    "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 117 ĝis 134 : "L’Esperanto" (117-128).
    Rimarko : Ĉar en tiu ĉi parto Pierre Corret prezentas lingvajn aspektojn de Esperanto. Ĉar li komparas ĝin kun la franca
    , tio povas esti interesa, por uzantoj de aliaj lingvoj, por fari saman komparon se tio ne estis jam farita. Do, temas parte pri traduko kaj parte pri resumo.



    p. 117

    Corret citas unue kelkajn ideojn el la libro "Qu’est-ce que l’Esperanto ?" (Kio estas Esperanto ?) de la rektororo Émile Boirac.
    En ĝi, la rektoro precizigas unue ke, kontraŭe al tio, kion imagas tro da homoj, la partizanoj de Esperanto tute ne celas anstataŭigi la idiomojn de la homaro ; tiu ĥimero ekzistas nur en iliaj cerboj. Esperanto tute ne celas tion.

    p. 118
    Ĝi celas ebligi al ĉiu homo, kiu havas aŭ deziras havi internaciajn rilatojn kaj, eĉ sen profundaj gramatikaj konoj, senpene komuniki skribe kaj parole kun fremduloj, kies lingvojn li ne konas kaj kiuj same ne konas lian lingvon. Scipovantoj de Esperanto plue parolos sian gepatran lingvon kun samlandanoj.
    Corret citas propran sperton : “Fakte tiun servon Esperanto jam havigas al tiuj, kiuj posedas ĝin. Se mi povas citi ĉi tie mian personan sperton, mi korespondas, dank’ al ĝi kun multe da homoj, rusoj, ĉeĥoj, bulgaroj, svedoj, islandanoj, kies lingvoj estas de mi tute nekonataj, kaj kiuj ne scipovas pli bone la mian, ne beletristoj aŭ profesiaj scienculoj, sed kelkaj almenaŭ apartenas al la plej humilaj sociaj klasoj“.
    Li poste mencias statistikon de 1904 laŭ kiu estis tiam 80.000 uzantoj de Esperanto. [Rimarko HM : Povas esti interese aldoni ĉi tie eltiraĵon, kiu ne aperas en la disertacio, el la verko “L’homme et la Terre“ (La Homo kaj la Tero] de la fama geografo Élisée Reclus, aperinta ekde 1905 sub formo de kajeroj. p. 467 : “La nombro de la adeptoj kiuj eniris la vojon de praktika realigado estas jam sufiĉe notinda por esti iom modifinta la poŝtan statistikon : nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj kiuj uzas ĝin en siaj leterinterŝanĝoj superus 120 000.“ ]

    p. 119
    Esperanto forigas la limojn, realigante en la intelekta kampo la miraklon jam realigita sur la materiala kampo per la telefono kaj la senfadena telegrafo, ĝi metas la spiritojn en tuja komunikado de fora loko al alia.
    Skeptikuloj, kiuj apriore asertas ke tia miraklo estas neebla, forgesas ke neebleco ne ekzistas por la genieco. Nu, ju pli oni studas Esperanton, des pli oni konstatas, ke la modesta homo kiu ĝin kreis, estas unu el tiuj geniaj inteligentecoj, kies memoro estas ligita en la historio al ĉiu el la decidaj paŝoj de la homaro survoje al la progreso
     
    Certe, la problèmo de artefarita internacia lingvo aperas, unuavide, eksterordinare malfacile, eĉ neeble solvebla, kaj tamen, kiam oni konas la solvon, kiun havigas Esperanto, oni preskaŭ emas kredi ke nenio estas pli simpla kaj facila.

    Baza ideo de Zamenhof por krei vere internacian artefaritan lingvon konsistis el uzo de naturaj elementoj jam internaciaj. Kiu ajn disvolvos tiun principon trovos en Esperanto ne pli da fremdeco ol, — p. 120 — ekzemple, inter la portugala kaj la hispana.

    Sekvas klarigoj pri la internacieco de la radikoj jam konataj en multaj lingvoj, ekzemple, por la francaj vortoj mathématique, mécanique, physique, astronomie, géographie, philosophie, ktp, aŭ électricité, photographie, locomotive, ktp, aŭ Europe, Asie, Afrique, Amérique ktp, ktp, laŭ la fonetiko propra al Esperanto tiuj radikoj fariĝas matematik, fizik, astronomi, geografi, filozofi, elektr, fotografi, lokomotiv, Eŭrop, Azi, Afrik, Amerik, kaj per aldono de la litero "o" formas substantivojn kaj per la aldono de "a" adjektivojn, ktp.
    Pli multnombraj ol oni supozas estas tiuj internaciaj radikoj.

    p. 121
    Tamen, kiom ajn multnombraj estus tiuj internaciaj radikoj, tio ne sufiĉus por fari kompletan vortaron. Ĉar absoluta aŭ kvazaŭ absoluta internacieco estas neebla, necesas kontentiĝi per relativa internacieco laŭeble plej granda.
    La internacie plej disvastigitaj lingvofamilioj estis en la periodo, kiam Corret verkis sian disertacion :
    1° la novlatinaj (160 milionoj da parolantoj) ;
    2° la angla (125 milionoj) ;
    3° la ĝermanaj (ĉ. 75 milionoj) ;
    4° la slavaj (ĉ. 90 milionoj).
    La lingvoj derivitaj de la latina estis parolataj de triono el la tiam "civilizita homaro" (160 el 450) [rimarko : tiu ĉi esprimo povas ja ŝoki en la nuna mondo !].

    p. 122
    Pli ol duono el la angla vorttrezoro havas latinan devenon. El tio rezultas ke 285 milionoj el 450, t.e. pli ol duono de la "civilizita homaro", por kiuj la latinaj radikoj estas tuj kompreneblaj.

    Eĉ nur iom kleraj germanoj kaj slavoj havas konojn tiurilate pro tio ke ĉiu moderna civilizacio fontas el la greka-romana civilizacio.

    Se la latina, konsiderata en sia tuteco, vortaro kaj gramatiko, ĉesis esti la universala lingvo, ĝia vorttrezoro restas tamen la komuna fonto la plej internacia en kiu ĉiuj popoloj venas devige ĉerpi.

    Pro tio la latinaj radikoj, kiuj estas komunaj al la lingvoj novlatinaj kaj angla, estos devige en plimulto, poste aldoniĝas la ĝermanaj, kiuj estas komunaj al la angla kaj al la ĝermanaj lingvoj, kaj fine la slavaj en malgranda nombro.

    p. 123
    Pro tio la lingvo estas apenaŭ artefarita, ĉar en realeco ĝi konsistas el radikoj de naturaj lingvoj, tiel ke ĉiu meze klera homo konas Esperanton unuavide por frakcio pli malpli konsiderinda.

    Ĉiuj parolantoj de romanaj lingvoj, t.e. devenantaj el la latina, francoj, hispanoj, portugaloj, italoj, rumanoj povas ofte deĉifri je unua vido tutajn Esperanto-frazojn. Ideon pri tio donas la jena frazo, kiu entenas nur vortojn tuj kompreneblajn por franco :

    Simpla, fleksebla, belsona, vere internacia en siaj elementoj, Esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran solvon de lingvo internacia. Tre facila por homoj nemulte instruitaj, Esperanto estas komprenata sen peno de la personoj bone edukitaj.

    Franca traduko :
    Simple, flexible, harmonieux, vraiment international en ses éléments, l’Esperanto présente au monde civilisé la seule véritable solution d’une langue internationale. Très facile pour des hommes peu instruits, l’Esperanto est compris sans peine par les personnes qui ont reçu une bonne éducation.

    La proporcio de radikoj tuj kompreneblaj estas iom malpli granda por la angloj, ankoraŭ malpli granda por germanoj kaj ĉefe por slavoj, — p. 124 — se ili estas tute fremdaj al ĉiu klasika kulturo. Tamen ili estas sufiĉe konsiderindaj por ke, en lernado de Esperanto, ili retrovu multajn konataĵojn. 

    En tio estas unu el la kialoj pro kiu Esperanto estas lernebla kun eksterordinara facileco. El 2 600 radikoj kiujn enhavas la Universala Vortaro (de Zamenhof), franco jam konas 1.500 ; se li scipovas la latinan, li konas pli ol 2000, kaj fine se li havas ioman konon de la vorttrezoroj germana kaj angla, li konas preskaŭ ĉiujn. 
    Tial la obĵetoj faritaj ekzemple pri volapuko aŭ la blua lingvo (de Léon Bollack) ne estas eblaj kontraŭ Esperanto.

    Al tiuj, kiuj diras ke Esperanto, kies estonteco estas necerta, ke ĝi estos eble neutila, ke ĝi estos nur plia lingvo, plia ŝtono aldonita al la Babelturo, la respondo estas ke Esperanto ne aldoniĝas al la jam ekzistantaj lingvoj sed eltiras el tiuj ĉi tion, kion ili havas komune por fari vere internacian idiomon.
    Eĉ en la hipotezo de ne disvastiĝo — kvankam la faktoj pruvas la malon — tiuj kiuj studas ĝin ne perdas sian tempon — p. 125 — ĉar ĉiukaze restos al ili la kono de radikoj pruntitaj de Esperanto al lingvoj aliaj ol gepatraj.
     
    Oni ne konkludu el tio ke, por lerni Esperanton, necesas unue lerni ĉiujn tiujn lingvojn. Oni rekte lernas Esperanton, sed ĝin lernante, oni iel samokaze lernas pli malpli konsiderindan parton el tiuj lingvoj.

    Corret : “Tiel mi ŝuldas al la Esperantostudado, certan inicadon al la germana kiu ebligas al mi pli malpli elturniĝi en iom facilaj germanlingvaj tekstoj sen konsulti gramatikon kaj vortaron. Mi eĉ volonte kredus, kiom ajn paradoksa povas aspekti tiu opinio, ke Esperanto povos iam fariĝi unu el la plej potencaj iloj pri kiuj disponos niaj instruistoj por la instruado de ĉiuj vivantaj lingvoj.“ [substrekita de mi : HM]

    Oni eble imagos ke la Esperanto-vorttrezoro, tiel reduktita je dumil kaj kelkaj radikoj, el kiu nur milo estas necesa por kutima uzado, estos neeviteble ekstreme malriĉa kaj, ke, sekve, la lingvo Esperanto estas mem speco de lingvaĉo, sabiro nekapabla esprimi plej etajn nuancojn de la penso.

    Kaj tamen Esperanto estas, en realeco, senfine riĉa, pli riĉa, ne nur ol la franca, sed eĉ ol la angla, la germana kaj la malnova greka ; — p. 126 — ĝi taŭgas por facila esprimado de ĉiuj ideoj, eĉ la plej delikataj kaj la plej subtilaj

    Estas tiel ke Zamenhof povis traduki en Esperanton “Hamleton“ de Ŝekspiro, sekvante tiel fidele la tekston ke la blankaj versoj estas redonitaj en blankaj versoj, la rimversoj en rimversoj, la prozo en prozo, kio estus nefarebla en la franca. Ne nur Hamleto, sed la ses unuaj kantoj de “Iliado“ ; “Kaino“, de lordo Bajrono ; “Boris Godunov“, de Puŝkino, kaj multaj aliaj verkoj estis tradukitaj Esperanten.

    La aŭtoro mem de tiuj linioj povis konstati tiun mirigan flekseblecon de Esperanto tradukante en tiun lingvon la “Monadologion“, de Lejbnico, t.e. unu el la plej abstaktaj filozofiaj verkoj, kiuj ekzistas en la mondo.

    Oni diros : kiel lingvo povas esti samtempe tiel riĉa je vortoj kaj malriĉa je radikoj ?

    La klarigo de la enigmo estas tre simpla : ĝi kuŝas entute en la sistema uzado de obligiloj [obligaj elementoj] elektitaj de Zamenhof kun vere genia sagaceco.

    Tiuj obligiloj estas unue la finaĵoj, kaj poste la afiksoj.

    Al iu ajn radiko sufiĉas aldoni la finaĵojn o, a, e, i, por obteni laŭvice la substantivon, la adjektivon, la adverbon kaj, se la senco de la radiko ebligas tion, la verbon (infinitive).

    Ekzemple, la radiko parol, kiu esprimas la ĝeneralan ideon paroli fariĝas sinsekve — p. 127 — substantivo parolo ; adjectivo parola ; adverbo parole, verbo je infinitivo paroli (respektive en la franca : parole, oral, oralement, parler).

    La radiko vol donas volo, vola, vole, voli (respektive en la franca : volonté, volontaire, volontairement, vouloir) ktp, ktp.

    Sekvas el tio ke la 2.000 radikoj de l’Esperanto estas iel obligita, apriore, per 4, kaj tuj havigas 8.000 substantivojn, adjektivojn, adverbojn kaj verbojn, sen trudi al nia memoro alian strebon ol tiu memori la kvar finaĵojn a, e, i, o, kun la signifo atribuita al ĉiu el ili.

    El tio rezultas alia konsekvenco, ke ni neniam estas haltigitaj en Esperanto, kiel okazas tiel ofte en la aliaj lingvoj pro foresto de unu el la terminoj de la gramatika serio : substantivo, adjektivo, adverbo aŭ verbo, kiujn oni emis kredi elirintaj el sama radiko. Ekzemple, oni havas la substantivon parole kaj verbon parler ; sed ĝi necesigas uzon de alia radiko por la adjektivo oral kaj la adverbo oralement.

    Sed, laŭ alia vidpunkto, kio estas mirinda en tiuj finaĵoj, tio estas la klareco kiujn ili alportas en la gramatika analizo de la frazo. Dank’ al ili, fakte, ĉiu vorto iel prezentas sin kvazaŭ ĝi dirus : “Substantivo mi estas, adjektivo mi estas, adverbo mi estas.“ Neniu alia lingvo prezentas tian karakterizon, kaj pro tio neniu est tiel uzebla kiel Esperanto por tuja tradukado — p. 128 — per la nura rimedo de vortaro, sen postulo pri antaŭa kono de la gramatiko.

    La finaĵoj havigas vortojn tuj derivitajn de la radiko, la afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) ebligas krei nenombreblajn duarangajn vortojn, kiuj modifas diversmaniere la ĝeneralan ideon kiun la radiko esprimas.

    La afiksoj de Esperanto estas kvazaŭ speco de klavaro, konsistanta el ĉirkaŭ 30 klavoj, per kiu eblas diversigi senfine la sencon de la radikoj, kaj sekve esprimi kaj tiel moduli la plej fajnajn kaj neperceblajn nuancojn de la penso.

    Jen kelkaj ekzemploj.

    En ĉiuj lingvoj ekzistas terminoj, kiuj estas kontraŭaj unuj al la aliaj : la mal-vortoj [antonimoj]. Sed, ekzemple en la franca, ili tute malsimilas, tiel ke ambaŭ estas lernendaj : grand - petit, fort - faible, amour - haine, estime - mépris, fermer - ouvrir, ktp, t.e. respektive : granda - malgranda, forta - malforta, amo - malamo, estimo - malestimo, fermi - malfermi, ktp.

    Tamen, en la franca, tiu principo funkcias same, sed nur por malmultaj vortoj kaj ne tiel sisteme : ekzemple : heureux - malheureux, honnête - malhonnête, priser - mépriser, content - mécontent, couvrir - découvrir, obéissant - désobéissant, ktp, t.e. respektive : feliĉa - malfeliĉa, honesta - malhonesta, estimi - malestimi, kontenta - malkontenta, kovri - malkovri, obeema - malobeema.

    En Esperanto, nur unu prefikso, “mal“, sufiĉas por tuj formi ĉiujn antonimojn sen ebla escepto.



  • Henri Masson 18 août 2008 16:32

    Nedankinde ! smiley

    Restas nur unu ĉapitro pri Esperanto (kiun mi resumos ĉar temas pri multaj komparoj kun la franca) kaj tri paĝoj por la konkludo, kiun mi eble entute tradukos. Mi esperas ke tio estas utila laboro pri pripensiga materiao kaj afero.



  • Henri Masson 18 août 2008 12:05

    Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

    Pages 101 à 116 : "LE PROBLÈME GÉNÉRAL DE LA LANGUE INTERNATIONALE".



    Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
    "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 101 ĝis 116 : "La ĝenerala problemo de la internacia lingvo".
    Rimarko : Ĉar la enhavo de
    tiuj ĉi paĝoj estas sufiĉe grava kaj utila, historie interesa, aspektis pli oportune grandparte traduki ĝin ol nur ĝin resumi.



    "LA ĜENERALA PROBLEMO DE LA INTERNACIA LINGVO"
    p. 107-116

    — -

    p. 107
    Corret reprenas prezenton, kiun faris prof. Cart en
    A la recherche d’une langue internationale
    pri la ĝenerala problemo de internacia lingvo :

    1. — La serĉata lingvo ne povas esti universala lingvo, sed nur internacia lingvo — kaj se tiu lingvo estas necesa.

    Filozofoj kaj sciencistoj, kiel Bacon, Pascal, Leibniz, Condillac, Diderot, Ampère pritraktis la ideon de universala lingvo, sed se oni konsideras ke universala lingvo celas anstataŭigi la nunajn lingvojn, tiu ĉi ideo estas nealloga. Pli modesta, kvankam vasta, estas la projekto de internacia helplingvo — p. 108 — kiu celus
    ne ĉiujn homojn sed meze aŭ supere kulturitajn homojn, komercistojn, industriistojn, kies aferoj aŭ laboro havas nete homecan aŭ internacian karakteron. Ne necesas mencii la multegajn avantaĝojn, sed kiom ajn grandaj ili estas, nur la bezono, ne la utileco, kreas la organon. Do, se la neceso de internacia lingvo ne estas sentebla, ĝi ne ekzistos, malgraŭ la inĝenieco de la esploristoj kaj la entuziasma kaj vana ardo de la apostoloj.

    Ekzamenenda estas poste la demando ĉu la elekto de internacia lingvo altrudos sin post nelonga tempo al la moderna civilizacio, kaj, kaze de pozitiva respondo, ĉu tiu lingvo estos morta lingvo revivigita, unu el niaj vivantaj lingvoj aŭ artefarita lingvo.

    2. - Ke la intelektaj, sciencaj kaj komercaj rilatoj devigu en mallonga tempo al elekto de tia lingvo.

    Por klera franclingva homo, antaŭ malpli ol 50 jaroj, sufiĉis la scipovo de unu sola lingvo — p. 109 — alia ol sia propra.

    Jam de dudeko da jaroj, urĝas scii almenaŭ du. Morgaŭ, kun la kresko de la rimedoj de komunikado kaj la pligrandiĝanta intenseco de la eŭropa vivo, necesos lerni kvar aŭ kvin lingvojn : al la germana kaj la portugala aldoniĝos baldaŭ la hispana, aŭ la portugala, la itala kaj la rusa.

    En literaturo, se estas tute vere ke oni plene aprezas belan verkon nur en ĝia origina lingvo — kvankam estas ankoraŭ en tiu aserto, ĉe multaj homoj, pli da snobeco ol da sincereco — kiom da strebado estas necesa por akiri je sufiĉa nivelo nur unu aŭ du fremdajn lingvojn ? Kiel estos por la plejmulto ? Kaj, fakte, inter tiuj, kiuj trafe parolas pri la lingvo de Ibsen kaj de Tolstoj, kiom scipovas la norvegan kaj la rusan ? Oni devige alvenas al uzo de tradukoj en la gepatra lingvo aŭ en ĉiu alia konata lingvo, kaj tiel estos ĉiam pli.

    Por la sciencistoj : matematikistoj, ekonomikistoj, medicinistoj, naturalistoj, filozofoj, kiuj skribas ne nur en du aŭ tri superregantaj lingvoj, la kondiĉoj estas ankoraŭ pli ĝenaj : multe da memuaroj, ekzemple svedaj aŭ rusaj, restas nekonataj, aŭ konataj nur per nesufiĉaj analizoj. Kaj en la universalaj kongresoj, kia kompatinda konfuzo ! Tie estas ekonomikisto, kiu tiel mallerte esprimiĝas en lingvo, kiu ne estas lia propra, ke ĝia tuta valoro ne estigas atenton, malgraŭ mensoge ĝentilaj komplimentoj, kaj tio ne malebligas ke li estas ridinda ; aliloke, germana medicinisto tradukas francen la anglalingvan paroladon — p. 110 — de norvega kolego ! Suferas la gusto, ankoraŭ pli la scienca ekzakteco.

    La komercistoj ne estas malpli kompatindaj ol la beletristoj : nescipovo de certaj fremdaj lingvoj estas ilia senĉesa ĝeno ; ili scipovas du aŭ tri, ili ne povas scipovi ĉiujn ; cetere, estas malavantaĝo senfine obligi la nombron de la oficistoj prizorgantaj la korespondadon, kaj se la germanoj, pro ilia rimarkinda diligenteco je studado havigas al la tuta mondo poliglotajn komizojn, ili ne ĉiam sufiĉos.

    Oni povas prave diri ke oni ne povos solvi la ĉiam kreskantajn malfacilaĵojn, kiuj rezultas el la diverseco de la lingvoj de la civilizitaj popoloj, per lernado de tiuj lingvoj mem ; ili estas tro multaj kaj tro malfacilaj, senĉese trudiĝas novaj, kaj, fine, necesas tion sincere agnoski, ili estas nur iloj, kies akiro devigas al forofero de tro da pli fruktodonaj studoj. Oni demandu pri tio al la finnoj !

    Nu, se tiu solvo per lermado de pluraj lingvoj estas nebona, ĉar necesas trovi iun en situacio kiu fariĝas neakceptebla, trudiĝas la elekto de internacia lingvo, speco de komuna mono, — apud la mono de la lando — al la homoj, kiuj havas inter si komercajn, sciencajn aŭ intelektajn rilatojn.

    p. 111
    3. — Estas motivo por ekzameni ĉu tiu lingvo povas esti 1° revivigita morta lingvo ; aŭ 2° vivanta lingvo, eĉ duoble kun alia vivanta lingvo, aŭ 3° artefarita lingvo — necesas flankenmeti la du unuajn solvojn.

    1° Ĉu tiu lingvo estos malnova lingvo ? La latina, ekzemple, ĉar neniu pensos pri la greka ? Ne, ĉiukaze, la latina, kiun ni lernis en kolegio ; tiu ĉi latina (kies prononco cetere malsimilas en ĉiu lando) havas ja certe malfacilan gramatikon, se ne vorttrezoron. Oni cetere uzis ĝin pli malpli bone en Mezepoko ĝis la modernaj tempoj, kiam ĝi praktike mortis, ne tiom pro malriĉeco, sendube pro tio, ke ĝi postulas tro da inteligenteco aŭ da spirito por kiu volas ĝin kompreni kaj per ĝi diri ĉion. Nu, ĉu simpligita latina ? farita per solecismoj, barbarismoj, neologismoj, monstro kiu, sen reala kompenso, mortigus la klasikan latinon, je bedaŭro de tiuj kiuj ankoraŭ ŝatas ĝin kaj je granda damaĝo al la eŭropa kulturo ? Se oni rekomendis tiun solvon, oni ne retenos ĝin, laŭ komuna interkonsento inter partizanoj kaj kontraŭuloj de la lingvo de Cicerono.

    2° Ĉu estos, kiel proponite kun la eminenta apogo de s-ro Bréal, vivanta lingvo : la angla ? ne sola, en vero, sed duoble kun la franca, tiel ke la franclingvaj popoloj lernus la anglan, dum la anglaj devontigus sin lerni la anglan.

    p. 112

    Sed se oni povas kredi ke la registaroj franca, svisa, belga preskribos lernadon de la angla en ĉiuj siaj duagradaj lernejoj kaj ke dum la italoj, germanoj, rusoj kaj aliaj trudos, kun elektoebleco, la anglan aŭ la francan, neniu, kiu konas Anglion kaj Usonon, pensos, mi imagas, ke oni povus iam enkonduki lernadon ekskluzivan kaj devigan de la franca en la lernejoj de tiuj landoj, plejmulte liberaj lernejoj. Kaj kial cetere la angloj lernus la francan ? Por ĝin paroli kun la germanoj ? ĉar kun la francoj tio ne valoras : ili scipovus la anglan. Do la konvencio fariĝus baldaŭe kaj neeviteble unuflanka laŭ la leĝo de la plej granda nombro.

    Solvo estus tamen la angla solvo, — cetere tute relativa, ĉar oni ne vidas kiel ruso parolanta la francan kaj svedo parolanta la germanan sukcesus interkompreniĝi, — sed ekster la angloj, kiu volos ĝin ? Kaj oni vere ne povus mallaŭdi la naciojn, kiuj defendas kun ĵaluza prudenteco siajn respektivajn poziciojn rilate al raso al kiu, sur ĉiuj terenoj, oni donus ekscesan kaj preman hegemoniecon per alpreno de ĝia lingvo kiel internacia lingvo. Tiu rezonado validas kontraŭ ĉiu lingvo, kiu estus tiu de granda popolo — ĉar ĉiu alia estas kompreneble ekskludita el la konkurso — la solvo per elekto de moderna lingvo troviĝas tiel memkompreneble eksigita, kaj ne plu restas alia ol la starigo de artefarita lingvo.

    p. 113
    4. — Pri la elekto de artefarita lingvo kaj la kondiĉoj kiujn ĝi devos plenumi — ke nur « Esperanto » plenumas tiujn kondiĉojn, kaj plene plenumas ĉiujn, kaj kiel ĝi triumfos.

    Kia ajn ĝi estos, tiu lingvo, devos kontentigi la ĉi sekvajn postulojn : esti por ĉiuj kleraj homoj facile prononcebla, havi tre simplan gramatikon, posedi vorttrezoron kies asimilado estu facila al la germanoj same kiel al la slavoj aŭ al la parolantoj de latindevenaj lingvoj. Ĝi devas esti lingvo kompleta, t.e. kapabla esprimi ĉiujn ideojn kun precizeco, kaj tia ke oni povu ĝin skribi, legi kaj paroli, ĉar, krom tio ke lingvo kiun oni ne povus paroli ne sufiĉus, la memoro ne povus ĝin reteni, pruvas tion Volapuko, kun ĝena malfameco, oŭ la pli freŝdata ne pli saĝa « langue Bleue » [blua lingvo].

    Se tiu lingvo ne ekzistus, necesus ĉi tie ĉesigi vanan serĉadon. Ĉar pruvi la teorian eblecon ne antaŭenigas. Sed ĝi ekzistas. Tio ne estas verdire artefarita lingvo : neniu lingvaĵo estas tia, escepte, eble, tiu de la surd-mutuloj. Ĝi ne estas ankaŭ plene natura : ankaŭ plene natura ne ekzistas. Natura estas nur tiu de la sovaĝulo, kaj tamen, kiu ne plu komprenas sian avon kaj ne estas komprenata de sia edzino forrabita en najbara tribo. Kiel ĉiu lingvo, ĝi estas konvencia ; sed, dum la aliaj estas tiaj inter sampatrianoj kaj tiom pli ke — p. 114 — la civilizacio antaŭeniris, tiu ĉi estas tute tia, kaj internacie. La diferenco rilatas al la medio kaj grado, ne al la naturecaro [esenco].

    La sonoj de tiu lingvo, harmonia kiel sudfrancia idiomo, estas fremdaj nek al iu ajn orelo nek al iu ajn buŝo eŭropa ; ĝia gramatiko, absolute regula — la samaj finaĵoj havas ĉiam saman signifon — estas tiel simpla, tiel logika, ke oni lernas ĝin en malpli ol unu horo ; la vorttrezoro konsistas el konsiderinda fonto komuna al la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj pri kiu neniu meze instruita homo estas sen scio. Oni sukcesas ĝin legi kun certeco en kelkaj tagoj, ĝin skribi en kelkaj semajnoj, ĝin paroli en kelkaj monatoj.

    Ĝi havas literaturon, estas agnoskinde ke ĝi konsistas ĉefe el tradukoj ; sed kiu alia pruvus pli bone ol ĝi la flekseblecon kaj kapablon ĉion diri ? La versio de Hamlet, fare de D-ro Zamenhof, la inĝenia rusa aŭtoro de tiu rimarkinda lingvo, estas en multaj aspektoj mirindaĵo de ekzakteco kaj allogeco ; en sia tuteco, ĝi samvaloras kun germana aŭ franca traduko, se ĝi ne estas supera.

    Tiu lingvo nomiĝas Esperanto. Ĝi estas nun parolata fare de kelkaj miloj da homoj de diversaj naciecoj : rusoj, svedoj, hungaroj, kanadanoj, francoj. Oni jam instruas ĝin en preskaŭ cent urboj (Piednoto : Taksado farita en 1902. Estas nun 858 esperantistaj societoj en Eŭropo, 174 en Ameriko, 19 en Oceanio, kaj 116 profesiaj kaj diversaj specialaj).

    p. 115
    Iom post iom ĝi disvastiĝos, pri tio ne dubu, sed ne senlukte. Komence ĝi havos kontraŭ si, sufiĉe kompreneble, tiujn, kiuj eltiras el la instruado de la modernaj lingvoj tre rajtajn kaj honorindajn enspezojn. Ili malpravus : la lernado de internacia lingvo malhelpos nur bedaŭrindan disigon de tempo kaj streboj tute sen malutili al la serioza lernado, kiu restos por multaj necesega, de unu aŭ du fremdaj lingvoj ; ĉiuj tradukoj en Esperanto kondukos al tio, ke oni neniam plu povu studi la literaturon aŭ la socion anglan sen kono de la angla, aŭ juĝi Bismarck kaj lian verkon sen scipovi la germanan.

    Cetere, ĝi eble renkontos malmulte da simpatio apud spiritoj tre eminentaj, tre subtilaj, al kiu tia lingvo ŝajnos esti tute sen arto kaj animo. Sed la arto kaj la animo, tio estas ni kiuj metas ilin en niajn lingvojn, kies vivo estas tiu, kiun ni havigas al ili. Tiu lingvo havos la animon, kiun ni havigos al ĝi, tre homecan, tre modernan, ne sen allogeco, certe.

    Tiel, dum la rezistado estos ne multe perforta, ĉar neniu grava intereso estos minacita pro la alpreno de konvencia lingvo, la propagando fariĝos ĉiam pli aktiva ĉiudirekten ; multaj kursoj estos starigitaj en ĉiuj landoj ; sciencistoj jam anoncas la publikigon de memuaroj en la internacia lingvo ; komercaj entreprenoj, siaflanke, sciigas ke ili akceptas leterojn en Esperanto kaj respondas al ili ; — p. 116 — Franca Touring-Club, kiu havas 8o.ooo anojn, kampanjas favore al ĝi ; fine, la internaciaj ligoj : ligo de la paco, unuiĝoj de junuloj, ktp, ne malrapide uzos ĝin. Kio estis komence nur amuzaĵoj — same kiel por s-o Thiers la lokomotivo [Rimarko : Thiers (tjer) estis iama prezidento de Francio kaj konsideris la lokomotivon kiel ludilon] — rapide fariĝos valorega rimedo de komunikado. Tiam oni permesos, timeme, la instruadon de Esperanto en la establejoj de publika instruado, kie ĝi finfine havos oficialan lokon.

    Tiun tagon, la internacia helplingvo estos venkinta. La uzado aspektos al ĉiuj tre memkomprenebla afero, kaj tio, kio plej surprizos, tio estos ke homoj, kies spirito ne absolute malinklinas al ĉiu ideo ne multe kutima, homoj kleraj, homoj spritaj, eĉ inteligentaj, povis juĝi la serĉadon de lingvo internacia utopia, se oni aŭdacas tion diri, kaj eĉ sufiĉe ridinda !



  • Henri Masson 15 août 2008 11:26

    Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

    Pages 101 à 116 : "LE PROBLÈME GÉNÉRAL DE LA LANGUE INTERNATIONALE").



    Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
    "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 101 ĝis 116 : "La medicinaj verkoj kaj gazetoj — La internaciaj medicinaj rilatoj".
    Rimarko : Ĉar la enhavo de
    tiuj ĉi paĝoj estas sufiĉe grava kaj utila, historie interesa, aspektis pli oportune grandparte traduki ĝin ol ĝin resumi.



    "LA ĜENERALA PROBLEMO DE LA INTERNACIA LINGVO"

    p. 101
    Estis ĝis nun agnoskite, en la tezo de Pierre Corret, ke la internacia lingvo devas estu neŭtrala idiomo artefarite kreita.

    Kvankam profesoro Lépine agnoskis, ke Esperanto taŭgus por tiu rolo, li asertis ke la franca en tiu rolo havus avantaĝojn, tio, kompreneble, unue por la francoj... Ĝia alpreno liberigus la francojn je lernado de aliaj lingvoj kaj ĝi devigus la aliajn popolojn lerni la francan. "La tempo kiun la fremduloj dediĉus al la lernado de nia lingvo estus de ni uzebla por utila scienca esplorado, kaj la oficiala agnosko de la franca en la rolo de internacia idiomo havigus al ni sur ĉiuj aliaj nacioj nekontesteblan superecon."

    p. 102
    Sed ĝuste tiuj avantaĝoj profite al la nacio kies lingvo estos elektita, ĉiam malhelpos apartajn popolojn interkonsenti pri la alpreno de la nacia idiomo de unu el ili.

    La alpreno de unu el la nun vivantaj lingvoj, diras prof. Achard, estus sendube forpuŝita fare de la uzantoj de la plimulto el la aliaj. Ni havas pri tio pruvon, la firman kaj viglan proteston, kiujn aŭdigis la anglaj medicinistoj en la internacia kongreso de Moskvo kontraŭ la ekskludo de la angla el la nombro de la oficialaj lingvoj de la kongreso.

    Ĉu oni obĵetos ke la franca estas tamen bone akecptita kiel lingvo de la diplomatio ?

    Oni ĝenerale nescias kio estas neekzakta en tiu ofte ripetata aserto. “Ne estas ekzakte diri ke la franca estas ankoraŭ la lingvo de la diplomatio“, skribas s-ro Th. Cart, profesoro ĉe la Libera Lernejo de politikaj sciencoj, en raporto adresita la s-ro la ministro de la Publika Instruado pri la demando de la internacia lingvo. “La rivalaj lingvoj havas nun lokon apud ĝi, ĝis kiam, pro la supera kreskado de loĝantaroj, kiuj ilin parolas, ili preskaŭ komplete flankenpuŝos ĝin. Antaŭ cent jaroj, ĉiu fremda diplomato devis scii la francan ; neniu el la niaj bezonis scii fremdan lingvon. Nun, kiom da ŝtatistoj, ekster Francio, ignoras nian lingvon ? — p. 103 — kaj kiu aŭdacos forigi la vivantajn lingvojn el la konkurso de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ?
    “ (el "Rapport sur la Langue Internationale" adresita al la ministro de Publika Instruado fare de prof. Cart).

    Neniam, cetere, la franca estis alprenita kiel oficiala lingvo inter la ŝtatoj, nek kaŭze de internacia konvencio, nek per nepra uzado. "Tute male, en pluraj traktatoj redaktitaj en la franca, la kontraktantaj ŝtatoj faris formalajn rezervojn kaj enmetis apartan artikolon por deklari ke la uzo de tiu idiomo estus senkonsekvenca." Cifero resendas de tie al jena piednoto : ["Tio okazis en la traktato de Rastadt de 1714, de Akeno de 1748, en la traktato de alianco inter Francio kaj Aŭstrio de 1756, en la fina Akto de la Kongreso de Vieno en 1815. La artikolo 120 de tiu akto estas tiel skribita : “Ĉar la franca lingvo estis uzita en ĉiuj kopioj de la nuna traktato, estas agnoskate de la potencaj landoj, kiuj kune ellaboris tiun traktaton, ke la uzo de tiu lingvo ne havos konsekvencojn por la estonteco ; tiel ke ĉiu nacio rezervas al si alpreni en la estontaj intertraktadoj kaj konvencioj la lingvon, kiun ĝi uzis ĝis nun en la diplomatiaj rilatoj, sen ke tiu nuna traktato povu esti citata kiel ekzemplo kontraŭa al la kutima uzo.“]

    "Kaŭze de la principo de egaleco de la ŝtatoj, ĉiu suverena, ĉiu registaro rajtas uzi ekskluzive kaj demandi ke oni uzu iun ajn difinitan lingvon, tiu de iu lando aŭ tiu de fremda ŝtato, en la rilatoj, ĉu skribitaj, ĉu parolaj, kun la aliaj nacioj.
    p. 104 — Ni memorigu tiuokaze tiun ne tre konatan fakton : Foreign Office [Ministerio de Eksterlandaj aferoj de Britio] de Londono forlasis la uzadon de la franca kaj uzas nur la anglan en siaj raportoj kun pluraj potencaj landoj. Tiuj lastaj, fronte al la brita trosenĝeneco, respondis en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, la itala ambasado en Londono, jam de 1882, uzas ekskluzive la italan en siaj rilatoj kun Foreign Office.
    La otomana Imperio korespondas turklingve kun la eŭropaj kortegoj ; iam ĝi eĉ konsideris kiel devigaj por ĝi nur la traktatojn turke-arablingve redaktitajn.
    Dank’ al la helpo, kiun havigas al ĝi Usono, la angla estas anstataŭigonta la francan en la diplomatiaj rilatoj de Ekstrem-Oriento. La lasta traktato de komerco konsentita inter Meksikio kaj Ĉinio estas redaktita en la angla, kaj tamen Meksikio estas inter la landoj la plej fidelaj al la kulto de nia patrio“ [
    eltiraĵo de Corret el la disertacio de Louis Fauvart-Bastoul : "D’une langue auxiliaire internationale au point de vue du Droit des Gens").

    En realeco, la diplomatiaj konferencoj ne pli bone solvis la problemon de la lingvodiverseco ol tion faris ĝis nun la internaciaj kongresoj. Oni juĝu pri tio en depeŝo adresita fare de sia korespondanto de Portsmouth al granda pariza ĵurnalo pri la rusa-japana konferenco de 1905 :

    “La diskutado estas malfacile sekvebla ĉar oni ofte parolas kvar lingvojn : la rusan, la francan, — p. 105 — la anglan kaj la japanan, s-ro Witte uzanta jen la rusan, je la francan, kiujn s-ro Nabokoff tradukas anglen, kaj kiun la japana sekretario tradukas japanen al s-ro Komura. Tiu lasta respondas en la japana, kiun la sekretario tradukas francen. Ĉar la japana tradukisto malbone konas la francan, okazas ke li tradukas nekorekte kaj ke s-roj Witte kaj Komura diskutas pri punktoj, kiuj ne estas de ili metitaj unuarange. Oni baldaŭ malkovras la eraron kaj oni komencas novan diskutadon.“ (“Le Matin“, 19an de aŭgusto 1905)

    On vidas tion, la argumento de la franca internacie akceptata kiel lingvo de la diplomatio ne havas la valoron, kiun oni atribuas al ĝi, kaj ne estus uzebla por demonstri la eblecon de internacia interkonsento por la elekto de unu el la nun vivantaj lingvoj.“

    “Ni povus deziri, kiel tio iam okazis, konkludas Profesoro Gariel, ke la rolo de internacia lingvo estu atribuita al la franca. Sed pri tio ne estu iluzioj : la nuna interpopola rivaleco ne ebligas ke povu esti tiel. Ni akceptu l situacion kaj, ĉar tiu solvo ne estas esperebla, ni aniĝu al tiu, kiun Esperanto prezentas al ni.

    Esperanto estas ja la sola ebla solvo de la problemo, kaj ne pli taŭgus la elekto de morta lingvo. — p. 106 — Sen paroli, kiel oni faris, pri la sanskrita, la hebrea, nek la greka, la latina, pli proksimaj al ni, kaj, kiel rimarkigis D-ro Achard, malpli kaj malpli taŭgas al disvolviĝo de teknika lingvaĵo. Ĉu oni imagas, ekzemple, la priskribon farita en la klasika latina pri la radiografia tekniko aŭ tiun de la produktado kaj aplikado de la altfrekvencaj kurentoj ?

    Por povi uzi la latinan, necesus ĝin plijunigi kaj kompletigi, kio, entute, revenigus al la kreo de artefarita lingvo, kiu restante malfacila, ne havus la avantaĝojn de Esperanto.

    Sed neforgesendas, ke se la
    tiel « kuireje farita » latina — oni pardonu al ni tiun esprimon — povus , se nepre necese, esti uzebla de sciencistoj en iliaj rilatoj kun kolegoj aŭ en la internacia kongresoj, la scienculoj studintaj la latinan aŭ kapablaj ĝin lerni ne estas la solaj, kiuj sentas la bezonon de internacia lingvo kaj la bezonon kongresi. La problemo de la internacia lingvo, en tio kio koncernas ilin, ne estas efektive aparta kazo de la ĝenerala problemo de la internacia lingvo, kaj se tiu lasta enhavas simplan kaj facilan solvon kiel Esperanto, estas dubinde ke apud la ĉiuspecaj kongresoj uzantaj tiun lingvon, plue okazus sciencaj kongresoj en la latina, eĉ modernigita.



  • Henri Masson 14 août 2008 09:32

    Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
    "UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

    Pages 84 à 100 : "LA CROIX-ROUGE").



    Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
    "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 84 ĝis 100 : "La medicinaj verkoj kaj gazetoj — La internaciaj medicinaj rilatoj".



    "LA RUĜA KRUCO"

    p. 66
    Ekzistas cirkonstanco kiam ĉiu kuracisto povas esti alvokita por kuraci fremdulojn aŭ por rilati kun kuracistoj kies lingvon li ne scipovas, t.e. dum milito en servoj de la Ruĝa Kruco.
    La artikolo 1a de la nova Konvencio por la plibonigo de la sorto de la milit-vunditoj kaj malsanuloj en la armeoj en kampanjo, redaktita la 6an de julio 1906 en Ĝenevo, fakte indikas :

    La militistoj kaj la aliaj personoj oficiale alligitaj al la armeoj estos respektendaj kaj kuracendaj sen distingo de nacieco fare de la militanto kiu havos ilin sub sia regado.
    Tamen la militanto devigata forlasi malsanulojn kaj vunditojn al sia kontraŭulo, lasos kun ili, tiom, kiom la militistaj cirkonstancoj ebligos tion, parton el sia personaro kaj sanitaran materialon por kontribui al ilia flegado.
    "

    Krom la kazo al kiu aludas tiu artikolo, necesas ankaŭ antaŭvidi tiun de la aliancitaj armeoj en kiuj kuracistoj de — 85 — apartaj naciecoj devos kuraci vunditojn kaj malsanulojn, kies lingvon ili ne scipovas.

    Do, la eventualaĵoj venigos en la kampanjajn ambulancojn kaj hospitalojn lingvodiversecon, kiu konsistigas gravan venkendan malfacilaĵon por bone plenumi en ĉiuj cirkonstancoj la homhelpan taskon, por kiu sin devigas la Ruĝa Kruco.
    Kioman faciliĝon en la rilatoj de servo oni sentus parolante nur unu lingvon komprenata se ne de ĉiuj, almenaŭ de la plejmulto.
    " (el "Intercompréhension dans les Formations et Etablissements sanitaires en temps de guerre." [Interkompreniĝo en la Organizaĵoj kaj Establejoj dum milita tempo] de generalo Priou, prezidanto de la Franca Societo Esperanto Ruĝa-Kruco).

    Esperanto havigus netakseblajn servojn ankaŭ tie inter la kuracistoj de apartaj naciecoj same kiel inter ĉi lastaj kaj la kuracendaj vunditoj.

    Delonge sentita estis tiu bezono. Dunant, kies strebado kondukis al ellaboro de la Ĝeneva Konvencio kaj al la fondiĝo de la Ruĝa Kruco, diskonigis la lamentindajn konsekvencojn de la lingovodiverseco, kiuj manifestiĝas sur batalkampoj. Corret citas poste — p. 86-87 — kelkajn erojn el lia verko "Un souvenir de Solferino" (
    Memoro pri Solferino) :

    "Oni imagu nun tiun operacion sur aŭstro scipovanta nek la italan nek la francan, kaj kiu lasas sin konduki kiel ŝafo buĉejen sen kapablo interŝanĝi unu parolon kun siaj helpemaj turmentistoj...
    Resaniĝanta piemontano parolanta la francan kaj italo tradukanta demandojn de francaj soldatoj al lombardaj kuracistoj : oni konservas lin kiel interpretiston.
    "

    Dunant vidis multspecajn suferojn fizikajn kaj moralajn, multajn kazojn en kiuj la neebleco kompreni kaj komprenigi sin treege akrigis la maltrankviliĝon de la vunditoj kaj malsanuloj, multajn kazojn en kiuj le bezono de interpretisto estis preme sentebla : malsanuloj
    malkvietaj, maltrankvilaj pro suferego kaj febro, irititaj pro neebleco esti komprenitaj, timantaj amputon. “Nur kelkaj klarigaj vortoj eldiritaj en lia gepatra lingvo sukcesas, meze de lamentinda intermiskompreno, kvietigi, trankviligi tiujn invalidojn de Solferino ...

    Pli poste :

    « Ĉu tiuj mortantoj, forlasitaj en la ambulancoj de Castiglione, en la hospitaloj de Breŝo, inter kiuj pluraj ne povis komprenigi sin en sia propra lingvo, estus spirintaj la lastan spiron malbenante, blasfemante, se ili estus havintaj apud si helpemulon por aŭskulti ilin, por konsoli ilin ?...

    p. 87
    “La unuaj esploroj cele al faciligo de interkompreniĝo inter flegatoj kaj flegantoj, inter tiuj lastaj, kiam ili ne parolas la saman lingvon, estas ŝuldeblaj al italo, senatano Torelli, kiu publikigis en 1866 bonegan gvidlibreton : “Dictionnaire pour l’infirmier volontaire des blessés en temps de guerre“ (Vortaro por la volontula flegisto de la vunditoj en milita tempo).

    Tiu libreto, redaktita en tri lingvoj (germana, franca kaj itala) aperis bedaŭrinde tro malfrue por servi dum la aŭstra-prusa milito de 1866. Ĝi tamen povis alporti servojn post la milito en la militaj kaj civilaj hospitaloj.

    En 1870, la senatano Torelli publikigis, komence de la milito, francan-germanan eldonon de sia poŝvortaro kiu multe helpis.

    Pli ol 1600 ekzempleroj estis distribuitaj, kaj multaj malsanuloj estis treege dankemaj pro tiu utila interpretisto.

    p. 88
    La saman jaron, la Komitato de la Germana Societo de Vieno faris, por uzo en la germanaj militaj ambulancoj, libreton kiu tre similis al la verko de s-ro Torelli, sed pli taŭga ol tiu lasta.
    (...)
    Fine, en 1876 aperis la unuaj eldonoj de la rimarkindaj verkoj de s-ro Paul Blaschke, de Friedrichshagen (Berlino) : “Der internationale Lazaretsprachführer“.
    (Laŭ generalo Priou, el jam citita verko)

    La bataloj, diras s-ro Blaschke, estas neeviteblaj, kaj la streboj devas celi la venkon ; sed humaneco postulas, favore al la vundito, senprokrastan sukuron kaj, pro tio ke li fariĝis sendanĝera, ke li ne estu senutile foroferita . Maloportunaĵo konstatebla en milito, kaj precipe en la tagoj de batalo en la ambulacoj, estas tiu de la neebleco interkompreniĝi. Pro neebleco interkompreniĝi ambaŭflanke, la flegado fariĝas pli malfacila, ofte en tiuj kazoj la suferoj daŭras pli longe ol necese, kaj multaj el la deziroj de la paciento, — ofte, bedaŭrinde, la lasta ! — restas neplenumitaj.

    La verkoj de s-ro Blaschke estas dulingvaj vortaroj germana-franca, franca-germana, germana-angla, germana-rusa,
    — p.89 — germana-itala, germana-hispana, germana-nederlanda, ktp, enhavantaj ĉ. 5000 vortojn kun la plej ofte uzataj frazoj, kiuj rilatas al ili akompanataj de klarigoj pri la prononco.

    Sed la aŭtoro de tiuj vortaroj agnoskas mankojn en ilia uzebleco : "Sed, estas neeble determini antaŭe en kiuj lingvoj ili devos esti faritaj ; el tio sekvas ke la bezono estas tute kompreneble sentebla, en ĉiuj ŝtatoj, de rezervo de tiaj gvidlibroj redaktitaj en kiom eble plej multe da lingvoj. Jam en la komenco de la milito la tutpretaj ekzempleroj estas distribueblaj al la flegistoj dum alie la tempo perdita en la reviziado de la manuuskriptoj kaj presejaj laboroj ne ebligus disdoni ilin kiam la milito estus baldaŭ finiĝonta aŭ kiam la ĉefaj bataloj estus jam okazintaj. Do, la tute homeca celo de tiuj gvidiloj estus tiel maltrafita. Cetere, ĉar tiuj ekzempleroj estus abrupte disdonitaj al la flegistoj, kiuj ne povis prepariĝi antaŭe al tio, okazus ke multaj el ili flankenlasus la libron kvazaŭ instrumenton kies mekanismon oni ne komprenas. La freŝdata milito inter Rusio kaj Japanio cetere montris kiom gvidiloj en lingvoj malsimilaj al la nia povas trovi aplikaĵojn tiom praktikajn kiom variajn. Do, oni vidas pro tio ke la bezono de tiaj gvidiloj estas sentebla en lingvoj tiom multaj kiom eblas.

    p. 90
    P. Corret aldonas klarigojn pri la malfacilaĵoj ligitaj al tia sistemo kaj memorigas la opinion de prof. Gariel pri la nombro de tradukoj necesaj por kvar lingvoj en internaciaj kongresoj (vd ĉe p. 19 : http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=42443#commentaire1795739 ).

    Corret komprenigas ke, tamen, ”Ĉiu ŝtato devus antaŭe posedi grandan kvanton da ekzempleroj de ĉu el la eldonoj de tiuj vortaroj devige kostaj kaj volumenaj en rilato kun sia nacia lingvo.
    “Krome, eĉ limigante ilin, kiel oni devis fari ĝis nun, al la ĉefaj uzataj lingvoj kaj precipe al la gemana, kiu estis la sola alprenita kiel bazo fare de s-ro Paul Blaschke, oni ne povis ricevi de tiuj manlibroj kontentigan rezultaton pro la gramatikaj komplikaĵoj kaj la malfacileco de prononcado kiujn ili prezentas, malfacilaĵoj tiom pli seriozaj ke la loĝantoj de apartaj provincoj de sama lando ofte prononcas samajn vortojn laŭ maniero tre malsimila.
    Tiuj malfacilaĵoj malaperus se uzebla estus meza rimedo de komunikado inter ĉiuj homoj, kia ajn estas ilia origino, de dua lingvo komuna al ĉiuj, kiu estus facile lernebla kaj posedus absolutan uniformecon de prononcado, tiel haviganta al ĉiu la rimedon por traduki laŭ komprenebla maniero, ĉiujn kutimuzajn kaj utilajn frazojn.
    Oni povus facile krei serion da manlibretoj uzeblaj fare de ĉiunaciaj vunditoj kaj malsanuloj — p. 91 — por ebligi al ili konversacii en tiu lingvo kun personoj flegontaj ilin.
    “ (Generalo Sebert, Membro de la Institut [Franca Akademio de sciencoj], membro de la konsultativa Komitato de la Unuiĝo de Virinoj de Francio : “Demando adresita al la delegitoj de la oka internacia konferenco de la Ruĝa Kruco, kunveninta en Londono en 1907".)

    Tiaj manlibroj, kiuj pezis 5 gramojn kaj kiuj kostis 5 centimojn de franko, estis jam publikigitaj fare de leŭtenanto Bayol (bajol), instruktoro ĉe la speciala militlernejo de Saint-Cyr, sub la ĝenerala titolo “Guide Esperanto de la Croix-Rouge“ (Esperanto-Gvidilo de la Ruĝa Kruco) kaj tradukita en diversaj lingvoj. Ili povos esti valoregaj helpiloj por la personaro de la Ruĝa Kruco vokita por flegi vunditojn, por la vunditoj mem sen scio pri la lingvo de tiuj, kiuj flegas ilin kaj por la kuracistoj de la sanitaraj organizaĵoj kaj establejoj en milita tempo. Estas cetere evidente ke se Esperanto estus ĝenerale konata de kuracistoj, tiuj ĉi povus ĝin uzi senpere kun siaj fremdaj kolegoj kaj kun la personaro de la Ruĝa Kruco, kiu estus ĝin lernita dum paca tempo, la manlibro tiam estus necesa nur al tiuj, kiuj ne scipovus la internacian lingvon aŭ por la interrilato kun vunditoj en sama situacio.

    La Medicina Direktoro de la Lernejo de la militista sanitara servo de Liono permesis, per ministeria cikulero de la 23a de marto 1907, organizi Esperanto-kurson en tiu lernejo, kaj, en Rumanio, — p. 92 — laŭ propono de profesoro Demosthen, ĝenerala inspektoro pri sano de la rumana armeo, la ministro de la milito permesis la enkondukon de Esperanto en la Lernejo de milita medicino de Bukareŝto. Esperanto-kurso estis tie malfermita la 8an de Marto 1908 kun 60 lernantoj kun ĉeesto de prof. Demosthen kaj de kolonelo Christodorescu, direktoro de la lernejo.

    La ideo apliki Esperanton serve al la Ruĝa Kruco estis unuafoje esprimita antaŭ ses jaroj en Kanado, en gazeto de Montrealo, "La Lumo", redaktita en la franca, la angla kaj Esperanto ; poste fare de D-ro de Rop, prezidanto de la antverpena komitato de la Ruĝa Kruco.

    Ĝin reprenis kaj disvolvis leŭtenanto Bayol, en broŝuro, "Esperanto et Croix-Rouge", publikigita en 1906 ; kaj tiu ideo progresis inter la membroj de la Ruĝa Kruco kaj rapide disvastiĝis en la apartaj landoj ĉefe dank’ al la strebado de ĝia aŭtoro.

    La Esperantista Kongreso de Ĝenevo (1906) unuanime akceptis la sekvantan deziresprimon, kiun publikigis la Internacia Bulteno de la Societoj de la Ruĝa Kruco de Oktobro 1906 :

    La Esperantistoj, kunvenintaj en Kongreso en Ĝenevo, konsiderante ke ĉiu malsanulo aŭ vundito de batalkampo, kia ajn estas ilia nacieco, rajtas je flegado de la ambulancoj, de la kampanjaj hospitaloj kaj de ĉiu establejo sur kiu flirtas la flageto de la Ruĝa Kruco ; ke ofte okazos,
    — p. 93 — por ne diri preskaŭ ĉiam, ke multaj lingvoj nekonataj de la plejmulto estos tie parolataj, dum komuna lingvo faciligus la rilatojn inter kuracistoj, flegistoj kaj malsanuloj ;
    Esprimis la deziron ke la internacia helplingvo Esperanto estu konata, se ne de ĉiuj, almenaŭ de la plejmulto el la personoj alvokataj fari aŭ ricevi flegadon de la Societoj de la Ruĝa Kruco.
    Por atingi tiun celon, estos necese :
    1° Ke la anglaj esperantistoj uzu sian tutan influon apud la organiza Komitato de la venonta Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco por ke la demando pri la lingvo Esperanto estu enmetita en la programo de la pridiskutotaj demandoj dum unu el la seancoj ;
    2° Ke unu aŭ pluraj esperantistoj de ĉiu nacio prezentu kaj subtenu, aŭ prezentigu aŭ subtenu tiun demandon al la Konferenco de Londono ;
    3° Ke la propagando estu plej aktiva en la societoj de sekurado al la vunditoj kaj ke la esperantistoj de ĉiu nacio, membroj de la Ruĝa Kruco, kuracistoj, ĥirurgoj, farmaciistoj, ĉiugradaj militistoj, laŭeble plej bone strebu por organizi prelegojn pri kaj kursojn de Esperanto.
    "

    En 1907, generalo Sebert, membro de la konsulta Komitato de la Virinoj de Francio, — p. 94 — adresis demandon al la Oka Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco por atentigi la delegitojn de tiu konferenco pri la utileco de Esperanto en la sanitaraj organizaĵoj kaj establejoj dum milita tempo. Poste fondiĝis "nacia komitato" konsistanta el esperantistoj apartenantaj al la tri societoj de la Ruĝa Kruco en Francio, el militistoj, maristoj, kuracistoj, ĥirurgiistoj "por la disvastigo de la internacia helplingvo Esperanto en la franca Ruĝa Kruco". Tiu komitato iĝis en "Franca Societo Esperanto-Ruĝa-Kruco“ ; anonciĝis la fondiĝo de analogaj societoj eksterlande.

    La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco mem montris intereson pri la afero kaj delegis unu el siaj membroj, s-ro Ad. Moynier, al la freŝdata esperantista kongreso de Dresdo.

    La raporto de tiu delegito, neesperantisto, kaj kiu ĉeestis en la kongreso nur kiel senpartia atestanto, aperis en la numero de Oktobro 1908, de la Internacia Bulteno de la Societoj de la Ruĝa Kruco.

    Corret poste publikigas la raporton "kiu montros la eblecon uzi Esperanton por eviti la ĝenaĵojn de la lingvodiverseco en la servoj de la Ruĝa Kruco dum milittempo".

    *
    **

    Resumo de la raporto de s-ro Ad. Moynier (93-100) :

    Adolf Thalwitzer, germano, volis nepre testi Esperanton kaj demonstri ĝiajn praktikajn avantaĝojn sur la tereno, alimaniere ol per teorio. Generalo Schmidt disponigis al li sekcion de flegistoj de la saksa Ruĝa Kruco . "En dek lecionoj, li sukcesis havigi al ili sufiĉan instruadon por ebligi al trideko da homoj, kiuj scipovis nur la germanan, plenumi ordojn en Esperanto, kaj respondi al la demandoj faritaj al ili en tiu lingvo." Rekomencita plurfoje kun sukceso, sen unu germanlingva vorto, la eksperimento okazis sub observado de diversaj eminentaj personoj, inter kiuj generalo Ruhlemann (Germanio), generalo Hyppolite Sebert (Francio), majoro Paul F. Straub, oficiala delegito de Usono, militista kuracisto ligita al la ministerio de la milito, Dr Kroita (Japanio) kaj D-ro Zamenhof. Notindas ankaŭ ke, okaze de tiu sama kongreso, policanoj de Dresdo ricevis Esperantoinstruadon.





Voir tous ses commentaires (20 par page)


Publicité


Publicité



Palmarès

Publicité