• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


En réponse à :


Henri Masson 22 juillet 2008 14:24

Voici la traduction, en espéranto, de la première partie de mon article :

La komunikbezono laŭ maniero ĉiam pli preciza kaj multforma apartenas al la homa naturo. Pri tio atestas la fakto ke, en la 2a jarcento de nia erao, la fama kuracisto kaj antaŭulo en la medicina eksperimentado Klaŭdo Galeno (Claudius Galenus) "konstruis iun sistemon de signoj por preciza komunikado de diversaj ideoj" pri kiu restas nur kelkaj historiaj notoj menciitaj fare de Ernest Drezen en sia "Historio de la mondlingvo" (1).

Montesquieu (proks. pron. : monteskie) mem komprenis tiun neceson kaj ĝin esprimis en 1728 : "La komunikado de la popoloj estas tiel granda ke ili nepre bezonas unu komunan lingvon". La morsa alfabeto, la brajlo, la gestolingvo, la telefono kaj multege da aparatoj, la strebado por estigi la aŭtomatan tradukadon pli fidinda kaj fidela, atestas la deziron iri "Ĉiam li malproksimen, ĉiam pli alten, ĉiam pli forte" sur la tereno de interkompreno. Tamen...

Ĉefministro de Laoso dum tri periodoj inter 1951 kaj 1975, la princo Souvanna Phouma (suvana fuma) estis kuracata fare de dekkvar kardiologoj (specialistoj pri kormalsanoj) el kiuj kvin estis laosanoj, unu usonano, du tajlandanoj, tri sovetianoj, du francoj kaj unu ĉino. La usonano ne parolis la francan, kiu estis la sola fremdlingvo de la persona kuracisto de la princo ; la sovetianoj parolis nek la francan, nek la laosan, nek la anglan, kaj la tajlandanoj ne scipovis la francan.

De tiam pasis pluraj jardekoj. Nacia lingvo enŝoviĝis kaj plifortigis siajn poziciojn en la rolo de internacia lingvo dum ĝi starigas problemojn eĉ al siaj denaskaj parolantoj : la angaj infanoj estas en Eŭropo la lastaj, kiuj kapablas legi en sia gepatra lingvo, kaj ili estas la plej trafitaj de disleksio (neŭrologia perturbo en la legado), tiel ke ekzistas aoscio pritraktanta la problemon de prononco de la angla, la Spelling Society kiu festas ĉi jare sian centjaran ekzistadon. Ankaŭ en Britio aperis la ideo uzi Esperanton, lingvo alvokiĝe internacia, kreita por ludi tiun rolon, nete pli alirebla, kiel salttabulo por la lernado de lingvoj, inkluzive de la angla : "Springboard to languages" (EN, EO kaj FR).

Nuntempe, kuracistoj kaj medicinista personaro informas pri spertoj ne tre bonaj en la uzo de la angla. Same kiel en aviado, kvankam neniu alia lingvo ĝuis antaŭe je tiom da favoraj kondiĉoj kaj dispozicioj, de tiom da rimedoj de instruado, lernado kaj perfektiĝo, kaj tio jam de jardekoj, ne maloftaj estas la problemoj de bona kompreno. Atesto de flegisto el la urbo Roubaix (rube, en norda Francio), Bertrand Carette (proks. bretra karet) : "Tio estas efektiva problemo dum la ĉiutaga praktiko, almenaŭ­ koncerne la flegistojn, inter kiuj mi anas. Internaciaj kongresoj ofte okazas anglalingve koncerne la ĉefajn temojn, tio estas handikapiga, kaj tre frustracia, por alilingvanoj. Krome mi ne parolis pri novaj instrumentoj kaj aparatoj medicinaj, kies moviloj kaj uzinstrukcioj jam tute ne estas tradukitaj franclingven ! Estas pli kaj pli ofte ... iaokaze riskante homan vivon (tio dirita sen ekscesa troigo)."

La problemoj de interkompreniĝo aŭ de malbona kompreno de tekstoj disponeblaj nur en la angla estas oftaj sur diversaj terenoj. La franca informagentejo Agence France Presse (AFP) raportis, la 12an de augusto 2007, informon de la berlina gazeto Tagesspiegel laŭ kiu kvardek-sep pacientoj operaciitaj de la genuo en la hospitalo Sankt-Hedwig de Berlino, estis viktimoj de medicina eraro pro malbona traduko de la uzindikoj en la angla koncernanta la protezon, kiu estis al ili enmetita. "Profesoro de ortopedia kirurgio bedaŭris ke "certaj produktoj alvenantaj sur la eŭropan merkaton surportas indikojn nur en la angla", anstataŭ esti tuj tradukitaj en plurajn lingvojn aŭ surhavi piktogramojn. "Tio estas problemo", li opinias (fonto). La germanoj tamen ne havas la reputacion malfrui en la angla.

La afero de la surradiado de la hospitalo Jean Monnet de la urbo Épinal (nordorienta Francio) estas la plej grava incidento de radioterapio listigita en Francio. Pro malbona traduko de anglalingva programo, 5500 pacientoj pritraktitaj pro prostatkancero inter la 6a de majo 2004 kaj la 1a de aŭgusto 2005 estis viktimoj de surradiado, 24 estis forte surradiitaj ; 19 havis sekvaĵojn, kaj kvin mortis. Interesa konkludo de la artikolo : "Moralaĵo de la historio : la kursoj de la angla postulas ankoraŭ pli da atento ol la SVT (Sciencoj de la Vivo kaj de la Tero)"... La profesia kompetenteco cedas pli kaj pli da loko al la lingva kompetenteco, aparte al tiu en la angla. La instruado de flegistino postulas 1200 horojn. Instruado de la angla je nivelo egalvalora al tiu de abiturienteco postulas 1500 dum 150 sufiĉas por atingi saman nivelon en Eperanto. Esperanto lasus multe da tempo disponebla por fari tion, kio plaĉas al flegistino : labori, studi, kleriĝi, zorgi pri sia familio, malstreĉiĝi, sin distri, dediĉi sin al aliaj prefarataj aktivaĵoj... Oni taksu mondskale la fuŝan uzon de la rimedoj !


Ajouter une réaction

Pour réagir, identifiez-vous avec votre login / mot de passe, en haut à droite de cette page

Si vous n'avez pas de login / mot de passe, vous devez vous inscrire ici.


FAIRE UN DON


Palmarès