• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


En réponse à :


Henri Masson 22 août 2008 09:29

Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
Utilité et possibilité d’une langue internationale auxiliaire en médecine (1908). Pages 135 à 137 : "Conclusions".



Traduko de la konkludoj de la disertacio de Pierre Corret pri "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino" (1908). Paĝoj 135 ĝis 137 : "Conclusions" (Konkludoj).


— -

KONKLUDOJ

p. 135
1. - La lingvodiverseco alportas al la internaciaj medicinaj kongresoj ĉiam kreskantajn malfacilaĵojn, ĉiam sentataj kaj esprimitaj ĉefe fare de la medicinistoj, kies nacia idiomo estas ordinare neakceptata en tiuj kongresoj.

Multaj kongresoj esprimis deziron por ke, por meti finon al tiuj malfacilaĵoj, oni alprenu en la internaciaj kongresoj la internacian helplingvon Esperanto. Certa nombro el ili jam alprenis mem tiun lingvon, precipe en la lasta Internacia Medicina Kongreso de Lisbono kaj en la Unua Internacia Kongreso de Fizioterapio, kie komunikaĵoj en Esperanto estis prezentitaj fare de D-ro Krikortz, el Stokholmo.

Ĉar Esperanto estas por ĉiuj tre facile akirebla, kaj ĉar ĝi ebligas facile pritrakti medicinajn temojn ; ĉar la sperto pri internaciaj esperantistaj kongresoj demonstris aliflanke, ke ĝi ebligas la tujan pridiskutadon de plej diversaj demandoj inter
diverslingvaj kongresanoj, nekapablaj interkompreniĝi en iu ajn el la naciaj idiomoj, estas dezirinde ke ĝia uzado fariĝu pli kaj pli ĝenerala en la internaciaj medicinaj kongresoj, kaj, tiucele, ke ĝi estu de nun ĉiam akceptata en la nombro de la oficialaj lingvoj de tiuj kongresoj.

p. 136
2. — Estas ankaŭ dezirinde, pro la samaj kialoj, ke la aŭtoroj de medicinaj artikoloj kaj verkoj prezentantaj ĝeneralan intereson, sekvigu sian laboron per resumo en Esperanto, kiel faris precipe D-ro Lambert, en sia disertacio de Zuriko pri la teorio de distordo de humero, kaj kiel tion faros de nun la rusa revuo "Ĥirurgija". La kuracistoj de ĉiuj nacioj povos tiam facile informiĝi pri la fremda medicina literaturo.

3. — La kono
de la internacia helplingvo Esperanto, ĝenerale disvastigita inter la medicinistoj, multe plifaciligus la internaciajn medicinajn rilatojn, ĉu inter medicinistoj ne parolantaj la saman lingvon, ĉu inter malsanuloj kaj kuracistoj de malsamaj naciecoj.

4. — Tiu kono estus same valorega dum milita tempo, en la servoj de la Ruĝa Kruco, inter la medicinistoj diversnaciaj vokitaj por kuraci vunditojn de militantaj armeoj, same kiel inter ĉi lastaj kaj la kuracistoj, kiuj povus facile komprenigi sin de ili per malgrandaj specialaj gvidiloj, kies publikigado jam komenciĝis.

5. — Ĉar la alpreno, kiel internacia idiomo, de unu el la lingvoj nuntempe vivantaj estas neebla pro la interpopolaj rivalecoj, kiuj ĉiam kontraŭstaros al tio, ke la diversaj nacioj — 
p. 137 — interkonsentu pri la elekto de la lingvo de unu el ili ;

— ĉar la alpreno de la latina ne estas pli akceptebla pro tio ke, malnova lingvo, ĝi pli kaj pli maltaŭgas por disvolvo de moderna teknika lingvo, kaj ke necesus
antaŭe, por ĝin uzi, ĝin simpligi kaj kompletigi, kio farus el ĝi nur malbonan artefaritan lingvon ;

— la elekto de neŭtrala lingvo, artefarite kombinita kaj facile lernebla, fariĝas necesa por la rolo de internacia helplingvo, kaj inter ĉiuj projektoj pli malpli kompletaj prezentitaj ĝis nun ekde Lejbnico kaj Kartezio, Esperanto estas la sola kiu, posedanta ĉiujn necesajn ecojn, povis reale eniri la vojon de praktikaj aplikoj kaj posedas en la tuta mondo
jam konsiderindan nombron de adeptoj.

Vidita de la Prezidanto de la Disertacio,
BOUCHARD

Vidita de la Dojeno,
L. LANDOUZY

Vidita, kun prespermeso, de la Vic-Rektoro de la Eduk-Distrikto de Parizo
L. LIARD



Ajouter une réaction

Pour réagir, identifiez-vous avec votre login / mot de passe, en haut à droite de cette page

Si vous n'avez pas de login / mot de passe, vous devez vous inscrire ici.


FAIRE UN DON


Palmarès