• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 24 juillet 2008 08:42

Traduction de la troisième partie de l’article
Traduko de la tria parto de la artikolo

Nuntempe Por D-ro Hans Malv, svedo : "Se ni akordiĝus pri facile lernenda komuna internacia lingvo, la sekvoj estus konsiderinde gravaj por la publika sano en ĉiuj landoj, eĉ la nia.
Mi klarigas tion.
Tia lingvo ebligus la disvolvadon kaj la disvastigon de la Homrajtoj (laŭ Unuiĝintaj Nacioj) en ĉiuj landoj (vd pli supre). Ekde tiu momento kiam la Homrajtoj estos respektataj en difinita socio, tiu sama socio zorgos pri la sannivelo de sia loĝantaro. Tio supozigas ke ĉiuj Homrajtoj estos realigitaj por ke
ekzistu la bonstato kaj la sano. La rajto je sano ne povas izole aplikiĝi.
Komuna internacia lingvo faciligos la rapidan disvastigon de la medicinaj teknologioj en ĉiuj landoj de la mondo. Ĝi faciligos ankaŭ, samtempe reduktante la koston, la instruadon de kuracistoj, de flegista kaj medicina personaro.
"

Sub prezidanteco de hungaro, D-ro Imre Ferenczi, UMEA ĵus festis siajn 90 jarojn de ekzistado okaze de la Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK) kiu, de la 13a ĝis la 18a de julio 2008, en Krakovo, kunigis 87 partoprenantojn el 10 landoj pri la ĉeftemo : "La plej aktualaj atingoj de medicinaj kaj farmaciaj sciencoj". La unua okazis en tiu sama urbo en 1977. Ankaŭ en Krakovo fondiĝis, en 1990, la unua Polikliniko de UMEA. Aliaj interŝanĝoj estas antaŭviditaj en la kadro de la UK kiu okazas jam de la 19a de julio en Roterdamo kaj por kiu enskribiĝis 1763 partoprenantoj el 73 landoj.

Do, la jaro 2008 markas la duoblan jarrevenon de la unuaj diskutoj pri la temo de internacia lingvo en medicino kaj doktora medicina disertacio de Pierre Corret, t.e. respektive 100 kaj 90 jaroj. Kaj ankaŭ la centan jarrevenon de la Spelling Society al kiu oni povas nur bondeziri atingon de la mildigo de la suferoj de la denaskaj anglalingvanoj smiley

La kongreso de UMEA decidis havigi al si, tre baldaŭ, retejon, kiun mastrumos japana kuracisto, D-ro Kiryu Yasuo. Oni observas nuntempe, per la aktivaĵoj kaj eldonado, kaj dank’ al la Interreto, progresivan moviĝon de la agadgraveco por Esperanto de Eŭropo, kiu estis ĝia lulilo, al Ekstrem-Oriento kaj al la disvolviĝantaj landoj, do t.e. kuraĝiga procezon kiun akompanas plijuniĝo de la uzantoj.


— -

1. "Historio de la Mondlingvo", Moskvo, 1928 ; dua eldono : Osaka, eldonejo Pirato. p. 26.
2. La unua doktora disertacio estis prezentita en 1906 fare de Louis Fauvart-Bastoul sub la titolo : "D’une langue auxiliaire internationale au point de vue du droit des gens" (Pri internacia helplingvo laŭ la vidpunkto de la rajto de la homoj).
3. Por pli da detaloj, vd http://eo.wikipedia.org/wiki/Anatomia_Nomenklaturo sub "Nipono".

Kelkaj kompletigendaj bazoj de esplorado kaj laboro
 :

EO — http://eo.wikipedia.org/wiki/Medicino
EO — http://eo.wiktionary.org/wiki/medicino
FR, EO — Lexique et dictionnaire médical français-espéranto / Medicina Leksikono kaj Vortaro franca-Esperanto
RU-EO — Esperanta-Rusa / Rusa-Esperanta Medicina Terminaro
EO — Tutmonda Esperanta Medicina Organizo por Studentoj
EO — Stomatologia sekcio de UMEA
FR, EO — Usage de l’espéranto en médecine / Uzo de Esperanto en medicino (D-ro Éric COFFINET)
FR, EO — Alimentation ; Santé / Nutrado ; Sano
EO — Glosaro : Nova Tempo - Naturkuracado - Bonfarto
EO — Internacia Naturkuraca Asocio
EO, EN, ES, FR — Alternativa Medicino
EO — Naturkuracado.info
JP, EN, EO — Orienta Medicino Modernigita
EN, DK, ES, EO, FR, IT, NL — Kuracplantoj
EO — Receptaro de kuracaj plantoj
EO — La sperta sistemo "Duprat" (pri homeopatia programo)
PL, EN — Japana kuracarto Yumeiho

Referencaj libroj


ZH, EO, EN, FR — Ĉinmedicina Terminaro / Terminology of Chinese Medicine / Terminologie de Médecine Chinoise. Pekino : Ĉina Esperanto-eldonejo, 1997, 608 p.
EN - EO — Angla-Esperanta Medicina Terminaro, D-ro Saburoo Yamazoe. Cracovie : UMEA Shinoda-Kuracejo. 2001. 720 p.
EO - EN — Esperanta-Angla Medicina Terminaro, D-ro Saburoo Yamazoe. Cracovie : UMEA Shinoda-Kuracejo, 2006. 533 p.
LA, EN, FR, EO — Nomina anatomica / Anatomical nomenclature / Nomenclature anatomique / Anatomia nomenklaturo. Li Kexi kaj André Albault. Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo. 1989. 698 p.
EO - EN — Internacia vortaro de mikroba genetiko / Dictionary of microbial genetics. Ralph A. Lewin. Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo. 1994. 117 p.
EO — Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Parizo : SAT. 2005.

Tradukprogramo EN —> EO — http://download.travlang.com/Ergane//
FR-EO / EO-FR — Retvortaro : http://ertia2.free.fr/Niveau2/Dictionnaire/dictionnaire.htm

Listohttp://health.groups.yahoo.com/group/per-esperanto-medicino/ malfermata al ĉiu persono koncernata aŭ interesata pri medicino.

Retejoj de kuracistoj
 :
DK, DE, EN, ES, FR, GR, IS, IT, NL, PL, PT, RU, FI, SE, JP — Dr Hans Malv, Malmö, Svedio : http://www.2-2.se/
FR, EO — D-ro Éric Coffinet, Nico : http://pagesperso-orange.fr/eric.coffinet/#medecine





Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès